Monda heredaĵo de Unesko

El Vikipedio
(Alidirektita el Monda kultura heredaĵo)
Saltu al: navigado, serĉo
Welterbe.svg

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la Monda Kulturheredaĵo de Unesko kaj la Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Ĝi enhavas hom-kreitajn resp. naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975. Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenau unu el jenaj ses kriterioj:

  • Unika arta valoro
  • Granda kultura influo al iu regionoepoko
  • Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
  • Ekzempla valoro por certa arta evoluo
  • Modela reprezentado de arkitektura epoko
  • Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj

La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.

La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.

Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj. En 2008 ekzistis 878 heredaĵoj en 145 landoj;

el ili 679 estis kulturaj kaj 174 naturaj heredaĵoj,
25 apartenis al ambaŭ kategorioj.
30 estis sur la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.

Naturaj heredaĵoj [redakti]

Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.

Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.

Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:

Kulturaj heredaĵoj [redakti]

Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.

Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:

Vidu ankaŭ la liston de la objektoj ĉe Listo de mondaj heredaĵoj.

Bildoj [redakti]