Monda registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Registaro signifas hipotezan registaron, kiu havas potencon super la ĉiuj landoj de la Tero. Tia registaro ĝis hodiaŭ ne ekzistis, kvankam la grandaj imperioj kaj superpotencoj postulis tiujn rajtojn por si. Ĝi plej ofte aperas en scienc-fikcio.

La Unuiĝintaj Nacioj povus fariĝi tia registaro per reformoj, sed multaj kontraŭas tion.

Oni aludas, ke jam ekzistas mondaj monaj, komercaj institutoj (IMF, Monda Banko, WTO), internaciaj kompanioj, tiel onidire necesus ilin iom bridi per Monda Registaro. Aliaj suspektas konspirojn de ĝuste tiuj organizaĵoj por starigi mondan registaron kaŝregitan de tiuj.

Monda registaro certe vundus nacian suverenecon, sed la internaciaj konzernoj jam neglektas tion hodiaŭ.

Vidu ankaŭ

Bildoj