Mondaj Ludoj de 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Mondaj ludoj
9-aj mondaj ludoj
Emblemo de la 9-aj mondaj ludoj
World Games 2013 in the Avenida Colombia Kolombio-Avenuo 1.JPG
Emblemo de la 9-aj mondaj ludoj
Moto Honesta ludado al la planedo
Loko Flag of Santiago de Cali.svg Kalio, Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
Partoprenantaj landoj 98[1]
sportistoj 2929 [1]
Inaŭgura cememonio la 25-an de julio 2013
Ferma ceremonio la 4-an de aŭgusto 2013
Pasinta evento 8-aj mondaj ludoj ĉe Kaoŝiung, Tajvano
Venonta evento 10-aj mondaj ludoj ĉe Vroclavo, Flago-de-Pollando.svg Pollando

La Mondaj Ludoj de 2013 estis plur-sporta evento kiu okazis inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto 2013 en la urbo de Kalio, Kolombio. Tiu ĉi estis la unua fojo en kiu la ludoj okazos en latinoamerika urbo[2][3][4]. Originale, la urboj elektitaj por gastigi la eventon estis la germanaj urboj de Duisburgo kaj Duseldorfo, sed pro la ekonomia krizo de 2009 la urboj ne atingis la sufiĉan monon por okazigi la eventon kaj pro tio rezignis siajn organizantajn rajton, do la honoro organizi la eventon estis transdonita al Kalio.

Pli ol 2500 sportistoj el 120 landoj konkuros je 31 sportoj kiuj estas agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato sed ne partoprenas en la Olimpiaj ludoj,[5][6] kaj aliaj 5 invititaj sportoj.[7], La organizaĵo kiu aranĝas la ludojn estas la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA). Tiu ĉi estis la lasta partopreno de Rugbeo 7 en la Mondaj Ludoj ĉar ekde 2016 ĝi partoprenos en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro.[8].

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-an de julio 2013 je la 19-a horo (GMT -5) kune kun la festo pro la 477-a datreveno de la fondado de la urbo.[9]

Por la ludoj la Kolombia registaro investis USD 59 milionoj kaj la organizaĵo kiu administris la monon estis Coldeportes,[10] publika organizaĵo pri sportoj de Kolombio. La plej multo de la mono estis investita en sportejoj. Al tiu kapitalo oni aldonis investon el privataj entreprenoj.[11]

Pro la granda sporta historio de Kalio, la investo estis plejparte uzata por riparado kaj plibonigo de jam ekzistantaj sportejoj kaj konstruaĵoj. Sed ankaŭ la mono estis uzita por la la konstruadon de Hokeo-stadiono, grimpada muro, kaj softbala kampo.[12] Oni atingis ke la futsalo estu inkludita en la ludoj kiel invitita sporto danke al la agado de la Kolombia Federacio de Futsalo.[13]

Danke al la granda sukceso de la evento, la federacioj el sporta danco, bilardo, hokeo, softbalo kaj Rakedopilkado, esprimis siajn dezirojn por ke la urbo okazigu sportajn internaciajn eventojn pri tiuj sportoj.[14]

Elektado[redakti | redakti fonton]

En junio 2008 la IWGA decidis ke la germanaj urboj Duisburgo kaj Duseldorfo estos la sidejoj de la Mondaj Ludoj de 2013.[15][16] Sed, 4 monatoj poste, Duisburgo rezignis pri sia elekto pro ekonomikaj kialoj, kaj Duseldorfo nepre devis agi same. Tio devigis al IWGA elekti novan sidejon por la evento.[17]

La IWGA ricevis la kandidatiĝon ne-oficialan el 7 urboj: Meksiko Cancún, Kolombio Kalio, Sud-Afriko Johanesburgo, Rusio Moskvo, Japanio Nagoja, Brazilo Recife kaj Rusio Sankt-Peterburgo. En majo 2009, IWGA nur ricevis la oficialan kandidatiĝon de tri urboj: Cali, Johannesburgo kaj Sankt-Peterburgo. Je la fino de tiu jaro la IWGA faris la elektadon.

Je la unua voĉdonado, neniu urbo atingis la plejmulton da voĉdonoj, je la dua voĉdonado Sankt-Peterburgo estis eliminita. Dum la tria kaj fina voĉdonado, Kalio venkis al Johannesburgo per 66 voĉdonoj kontraŭ 32.[18]

Rezultoj de la voĉdonadoj
Urbo Lando 1-a voĉdonado 2-a voĉdonado 3-a voĉdonado
Kolombio Kalio Kolombio 26 46 66
Sud-Afriko Johannesburgo Sud-Afriko 28 29 32
Rusio Sankt-Peterburgo Rusio 22 20 -
Voĉdonoj - - 76 95 98

Organizado[redakti | redakti fonton]

La Komitato pri Loka Organizado de Kalio (CLOC), kiu estas membro de la IWGA, aranĝis la 9-an version de la Mondaj Ludoj kune kun la Nacia Organizanta Komitato.[19][20] La CLOC kaj la Nacia Komitato Organizanta estis responsuloj pri serĉi la fondusojn kaj aranĝi la eventon. La Prezidante de CLOC estis S-ro Rodrigo OTOYA kaj la Prezidanto de la Nacia Organizanta Komitato estis Andrés BOTERO.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Por la organizado de la Mondaj Ludoj 2013, oni bezonis investi pri la konstruado de novaj sportejoj por hokeo, softbalo, kajako, stranda manpilkado kaj la "coliseo mundialista". Krome, oni devis ripari 14 sportejojn, kiuj estis inaŭguritaj la 22-an de julio 2013.[21]

Sportejoj[redakti | redakti fonton]

La jena estas listo de la sportejoj kaj la sportoj kiujn ili gastigis.

Sportejaro Alberto Galindo[redakti | redakti fonton]
Sportejaro Jaime Aparicio[redakti | redakti fonton]
Sportejaro San Fernando[redakti | redakti fonton]

Aliaj Sportejoj[redakti | redakti fonton]

La jena estas listoj de lokoj kiuj ne estas sportejoj sed kiuj estis adaptitaj por gastigi kelkajn sportojn dum la Mondaj Ludoj.

Ekster-urbaj sportejoj[redakti | redakti fonton]

  • Klubo "Cañasgordas" - Rakedopilkado, Skvaŝo
  • Klubo de la Departemento - Orientiĝado
  • Klubo "Los Andes" - Akvo-skiado, Maratono en Kajako
  • Comfenalco Valle del Lili - Fistball
  • Ekoparko pri la Sano - Orientiĝado
  • Koloseo "Mayor" - Futsalo, Kudo en la urbo Bugo, du horoj for de Kalio.
  • Koloseo "Alfaguara" - Manpilkado en la urbo Jamundí, duonhoro for de Kalio (ne partoprenis de la Mondaj Ludoj kiel invitita ludo).
  • Stadiono "El Cacique" - Hapkido en la urbo Jamundí.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Inaŭgura ceremonio.

Pluraj programoj ekster-eventaj okazis dum la Mondaj Ludoj, inter kiuj estas:[22]:

  • Internacia festivalo de salso 2013.
  • Festo de la Atletoj; kie okazis grande elmontraĵo de dancoj kiel baleto kaj salso.
  • Kursoj de dancado; kiuj okazis en pluraj lokoj de la urbo kaj estis oni instruis dancojn araban, salsan, boleran, ktp.
  • Filma ciklo omaĝe al la Mondaj Ludoj ĉe la muzeo "La Tertulia"
  • Filma ciklo "Delirio en el deporte" ("Deliro en la sporto"), projektita en la Departementa Biblioteko.
  • Klasoj de pentrado en la Kultura Centro de Kalio.
  • Pluraj teatraĵoj en malsamaj teatroj de la urbo.

Inaŭgura ceremonio[redakti | redakti fonton]

Parado el la delegitaroj dum la inaŭguro de la Mondaj Ludoj Kalio 2013

La inaŭgura ceremonio okazis la 25-a de julio 2013, en ĝi okazis parado de la delegitaroj el la partoprenantaj landoj kaj la prelegoj de la Prezidanto de la IWGA kaj de la vicprezidanto de Kolombio, s-ro Angelino GARZÓN, poste okazis arta prezentado kies nomo estis "Metamorfósis". La ceremonio finiĝis per danca elmontraĵo kaj artfajraĵoj.

Ferma ceremonio[redakti | redakti fonton]

La ferma ceremonio okazis la 4-a de aŭgusto kaj ĝin partoprenis 4 internaciaj artistoj el Kolombio, inter ili elstaras Carlos Vives. Ankaŭ la prezidanto de la IWGA kaj la urbestro de Vroclavo deklamis.

Evento[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Por Mondaj Ludoj de 2013 oni kalkulas kun la partopreno de pli ol 100 landoj el ĉiuj la kontinentoj, la loka delegitaro estas tiu kun pli granda nombro da sportistoj konkurantaj (pli ol 200 sportistoj). La jena estas listo de la partoprenantaj landoj kaj inter krampoj aperas la nombro da sportistoj el tiuj landoj kiujn partoprenas de la Mondaj Ludoj 2013.

Listo de partoprenantaj landoj[23]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj estas la konkureblaj sportoj dum la 9-aj Mondaj ludoj:[24]

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

La jena estas la kalendaro de la eventoj sportaj kiuj estis realigitaj dum la Mondaj Ludoj Kalio 2013 (GMT -5).

Sporto 25
ĴAŬ
26
VEN
27
SAB
28
DIM
29
LUN
30
MAR
31
MER
01
ĴAŬ
02
VEN
03
SAB
04
DIM
Totalo
Ceremonioj I F
Archery pictogram.svg Arkpafado 3 4 7
Dancesport pictogram.svg Sporta danco 1 2 3
Handball pictogram.svg Stranda manpilkado 2 2
Tug of war pictogram.svg Ŝnurtira lukto 1 2 3
Cue sports pictogram.svg Bilardo 4 4
Bocce pictogram.svg Boĉo 8 8
Bowling pictogram.svg Kegloludo 1 2 3
Air sports pictogram.jpg Aerosportoj 3 3
**Ultimate pictogram.svg Ultimate 1 1
Duatlono 1 1 2
Climbing pictogram.svg Grimpado 2 2 4
Water skiing pictogram.svg Akvo-skiado 4 4 8
Fistball pictogram.jpg Fistball 1 1
Akrobata gimnastiko 2 2 1 5
Gymnastics (aerobic) pictogram.svg Aerobia gimnastiko 3 3 6
Gymnastics (rhythmic) pictogram.svg Ritma gimnastiko 2 1 3
Inline hockey pictogram.svg Radhokeo 1 1
Ĵuĵicuo 7 6 13
Karate pictogram.svg Karateo 6 6 12
Korfpilkado 1 1
Powerlighting pictogram.jpg Powerlifting 3 3 2 8
Maratono en Kajako 3 3 6
Fin swimming pictogram.jpg Naĝado kun naĝiloj 5 5 10
Pictogram Orienteering.png Orientiĝado 2 2 1 5
Figure rolling pictogram.jpg Arta sketado 4 4
Speed skating pictogram.svg Rapid-sketado 4 4 8
Inline speed skating pictogram.svg Rapid-sketado en linio 2 4 4 10
Canoe polo pictogram.svg Kajako-poloo 2 2
Rakedopilkado 2 2
Rugby union pictogram.svg Rugbeo 7 1 1
Lifesaving pictogram.jpg Akvo-savado 8 8 16
Softball pictogram.svg Softbalo 1 1
Squash pictogram.svg Skvaŝo 2 2
Sumo pictogram.svg Sumoo 6 2 8
Gymnastics (trampoline) pictogram.svg Trampolina gimnastiko 1 2 3 6
Wushu pictogram.svg Wushu 1 7 6 14
Evento 25 26 27 28 29 30 31 01 02 03 04 TOT
I Inaŭgurado Klasado # Finaj eventoj F Fermado


Medaltabelo[redakti | redakti fonton]

La Esperanta Flago dum la konkurado de Ultimate ĉe la Mondaj Ludoj Kalio 2013.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Medaltabelo de la Mondaj Ludoj de 2013.

___ Organizanta lando

# Lando Oro Plata Bronce Totalo
1 Flago-de-Italio.svg Italio 18 13 18 49
2 Flago-de-Rusio.svg Rusio 17 23 13 53
3 Flago-de-Francio.svg Francio 16 11 13 40
4 Flago-de-Germanio.svg Germanio 15 7 8 30
5 Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio 14 6 2 22
6 Flago-de-Usono.svg Usono 11 4 4 19
7 Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 9 10 9 28
8 Flago-de-Kolombio.svg Kolombio 8 13 10 31
9 Flag of the United Kingdom.svg Britio 6 6 3 15
10 Flag of Chinese Taipei for Olympic games.svg Tajvano 5 5 8 18

Diskonigado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ-inaŭguro de la Mondaj ludoj 2013 ĉe la Universitato de la Valo.

Dum la Somera Olimpiko 2012 kaj la 10-a SportAccord-konvencio en Kebekio la organizanta komitato de la Mondaj ludoj diskonigis la eventon,[12]; la Kolombia Olimpika Komitato ebligis lokon por diskonigi la eventon per la projekto "El rincón de Colombia" ("La angulo de Kolombio"), situinta apud la olimpika vilaĝo.[25]

Televida elsendado[redakti | redakti fonton]

La viva elsendo de la evento sporta estis elsendita de la kolombia televid-kanalo Señal Colombia kaj estis elsendita al pli ol 150 landoj. La tutaj televid-kanaloj kiuj elsendis la eventon estis:

Merkatiko[redakti | redakti fonton]

Emblemo kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Pitango, kies oficiala nomo estas "Bichofué", estas la oficiala maskoto de la Mondaj ludoj de 2013.

La emblemo uzas kiel simbolo grandan cel-rubandon kun la olimpikaj koloroj. Ĝi reprezentas la sporta fiereco el ĉiuj la konkuradoj, kaj stimulas la diverseco pri sportoj en la mondo.[26]

La moto de la Mondaj Ludoj 2013 estas «Honesta ludado al la planedo!» (hispane: «¡Juego limpio al planeta!'». La organizanta loka komitato estis speciale atenta pri la natura medio en ĉiuj ĝiaj agoj. Antaŭ la ludoj en la urbo okazis granda kampanjo por purigi la stratojn urbajn, domojn kaj konstruaĵojn, kaj dum la evento en ĉiu sportejo estis grupo da purigistoj por purigi ilin.[27]

Maskoto[redakti | redakti fonton]

La prezentado oficiala de la maskoto okazis la 20-a de februaro 2013, dum la prezentado ĉeestis la aŭtoritatojn de la Internacia Olimpika Komitato, Coldeportes, la Kolombia Olimpika Komitato kaj ankaŭ reprezentatoj de la urba registaro kaj la Loka Organizanta Komitato. La aŭtoritatoj montris al la ĉeestantaro la maskoton oficialan kiun akompanis al la publiko kaj sportistoj dum la Mondaj Ludoj.[28]

La maskoto, kies oficiala nomo estas "Bichofué" ([BiĉoFUE]) estas birdo flav-kolora kun nigra masko sur la vizaĝo, ĝi reprezentas la natura riĉeco de Kolombio. Ekzistas du oficialaj versioj de la maskoto, ina kaj vira:

  • Vira Bichofué estas rapida, posedanto de la ĉieloj, protektanto de la planedo, amikema kaj ŝatanto de la salsa muzikstilo.
  • Ina Bichofué estas koketa, dolĉa, inteligenta, kaj lojala al siaj principoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The World Games - Athletes hispane (la 25-an de julio 2013).
  2. Marco Antonio Garcés (la 16-an de julio). Los World Games sí se harán en Cali hispane. Alirita la 18-an de julio 2009.
  3. Cali será sede de los 'World Games' en el 2013 hispane. Alirita la 18-an de julio.
  4. Cali será sede de los Juegos Mundiales no olímpicos o World Games hispane (la 15-an de julio 2009). Alirita la 18-an de julio 2009.
  5. Delegación colombiana recibió la bandera para Juegos Mundiales hispane (la 22-an de julio 2013). Alirita 2013.
  6. Cali será sede de los Juegos Mundiales no olímpicos o World Games hispane (2009). Alirita la 7-an de aŭgusto 2013.
  7. Este martes presentan delegados para deportes de Juegos Mundiales hispane (la 4-an de septembro 2012). Alirita 2012.
  8. Rugby angle (2008).
  9. Desde este miércoles Cali estará celebrando su cumpleaños número 477 hispane (2013). Alirita la 30-an de julio.
  10. Cali está lista para dar inicio a los IX Juegos Mundiales hispane (2013). Alirita la 25-an de julio 2013.
  11. Cali se revitaliza con la realización de los Juegos Mundiales hispane. Alirita la 9-an de julio 2013.
  12. 12,0 12,1 EFE-El País (22-a de majo 2012). Cali desea mostrar en Colombia nuevos deportes gracias a Juegos Mundiales hispane. Alirita la 4-an de septembro 2012.
  13. Internacional World Games Asociation (eld.): «Futsalo en la mondaj ludoj». (la 18-an de aprilo 2011).
  14. Federaciones internacionales de 5 deportes quieren hacer sus campeonatos mundiales en Cali hispane (2013). Alirita la 31-an de julio 2013.
  15. The World Games 2013 Duisburg AND Duesseldorf angle.
  16. World Games 2013 in Düsseldorf und Duisburg irlande.
  17. Duisburg and Dusseldorf withdraw as host cities of the 2013 World Games - vidu pli ĉe: http://www.bowlingdigital.com/bowl/node/4929#sthash.8VkirnNu.dpuf angle.
  18. El País.com.co - Prensa World Games 2013 (la 9-an de junio 2013). Cali espera una respuesta positiva hispane. Alirita la 9-an de junio 2013.
  19. The World Games 2013. Commitee Members angle.
  20. The World Games 2013. Organizing Commitee.
  21. Hoy, el alcalde Rodrigo Guerrero entregará escenarios para los Juegos Mundiales Cali 2013 hispane.
  22. Prográmese en los Juegos Mundiales: agenda cultural para este sábado (2013). Alirita la 26-an de julio 2013.
  23. WorldGames2013.com. Atlétas. Alirita 30/10/2013.
  24. Cámara de comercio de Cali (la 12-an de marto 2012). JUEGOS MUNDIALES CALI 2013 hispane. Alirita la 3-an de septembro 2012.
  25. El País.com.co - Prensa The World Games 2013 Cali. Los ‘World Games Cali 2013’ estarán en Juegos Olímpicos. Alirita 4-a de septembro 2012.
  26. elpais. Juegos mundiales de Cali 2013, vibra el orgullo por el deporte hispane. Alirita la 9-an de junio 2013.
  27. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitajPrensa World Games 2013. hispane. Alirita la 9-an de junio 2013.
  28. Mascota World Games 2013. Maskoto hispane. Alirita la 9-an de junio 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: 9-aj Mondaj ludoj Poste:
Kaohsiung 2009 25-a de julio 2013 - 4-a de aŭgusto 2013 Vroclavo 2017