Mondino dei Liuzzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mondino dei LIUZZI (aŭ Mondino de' Liuzzi aŭ de' Lucci), naskiĝis en Bolonjo en 1275 kie ankaŭ mortis en 1326, estis itala kuracisto kaj anatomiisto fama pro sia provo kaj sukceso krei novan intereson por la studo de la vivorganoj rekte el la homaj kadavroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prianatomia lekcio de Mondino de' Luzzi en antikva ilustraĵo
Statuo prezentanta Mondinon de' Liuzzi ene de anatomia teatro de la Archiginnasio di Bologna

Filo de Nerino Frazoli de’ Liuzzi, apotekisto, kaj nepo de Liuzzo de’ Liuzzi profesoro pri medicino[1], Mondino naskiĝis en Bolonjo el florenca familio de apotekistoj. La familio, fakte, rezultis registrita en la Societo de Toschi (Toski = Toskanoj) de Bolonjo de la jaroj 1259-1314. En la aktoj de tiu korporacio la nomo de tiu familio varias de Liuzzi al Liucci kaj Lucci, Luzzi kaj Luzzo (la ina formo rezultas esti esti «de Liuccis, de Luccis...). Tiutempe Bolonjo estis disŝerita de kontrastoj inter gelfoj kaj gibelinoj, la familio Liuzzi partianiĝas por tiuj lastaj. Sekve de la supervenko de la gelfoj, Mondino estis ekzilita el la urbo kien revenos kelkajn jarojn poste kaj post pago de elaĉeta amendo ne malmulte peza.

Disĉiplo de Taddeo Alderotti[2][3], Mondino magistriĝis kiel medicinisto ĉe la Bolonja universitato ĉirkaŭ la jaro 1292. En 1321, Mondino fariĝis publika lektoro en la sama universitato en kiu instruis kuracarton kaj precipe lekciis en kursoj pri anatomio.

Mondino dei Liuzzi estis la unua anatomiisto kiu rekomencis la disekcadon de la homa korpo, kiu, iniciatita de Erofilo en 13a jarcento a. K., estis forgesita eĉ de liaj rektaj posteuloj. La Medicina Salerna Skolo jam reprenis la anatomian esploran dissekcadon, sed nur ĉe bestoj.

La ekzemplo de Mondino estis imitita tuj post de anatomiistoj de Montpeliero kaj, poste, de aliaj tuteŭropaj ekleziaj universitatoj. Guy de Chauliac, konsiderita fondinto de la kirurgio en Francio, kaj, kiel multaj, disĉiplo de la Bolonja ateneo, lin citos, en sia verko Chirurgia Magna (Kirurgio Granda), kiel "Majstro pri anatomio".

Antropologia bazo pri tio estis: neniu tabuo malhelpas ke ankaŭ la homa korpo servu al sciencoj por la homa feliĉo. Fakte precize en la kristana eŭropo naskiĝis kaj disvolviĝis tiu scienco-arto.

La celo de la anatomiaj dissekcadoj praktikitaj de Mondino kaj ties sekvantoj estis multe pli didaktika ol esplora kaj tio klarigas la malrapidecon per kiu laŭ postaj jarcentoj estis antaŭenigitaj iuj prianatomiaj konceptoj de Galeno, al kiu mem Mondino daŭrigis referenci parte vanuigante lian iniciaton. Iufoje, tamen, li substrekas malarkordajn punktojn kun la antikva aŭtoritato, ekfarante tiun erodan agon kiu devos pliinsisti laŭ pluraj venontaj jarcentoj antaŭ ol videbligi superitaj iujn aksiomajn postulatojn de la grekromia medicinisto.

En 1316 Mondino publikigis la verkon «Anothomia»: libro kiu estos utiligita de tutaj generacioj de studentoj, al kiuj li adresiĝas eksplikante manierojn kaj tempojn de la aŭtopsia dissekco. Krom tiu prianatomia manlibro, Mondino verkos pri klinikaj temoj kaj komentos la verkojn de grandaj medicinistoj de la klasika mondo kaj de la araba skolo, por kiuj li montris ĉiam grandan respekton.

Lia iniciato preparis certasence la vojon al la grandaj anatomiistoj de la 16a jarcento, kiel Andreo Vesalius, Hieronimo Manfredi, Gabrielo Zerbi, Alessandro Benedetti..., kiam disssekcaj anatomiistoj svarmis precipe ĉe la itala duoninsulo (kaj eŭropaj) kaj kelkaj el ili akiris la oficon de la papaj kuracistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alberto Asor Rosa, Letteratura italiana: H-Z, Einaudi, Torino 1991, Volume 2, p. 1073.
  2. Albano Sorbelli, Storia della università di Bologna: Il medioevo, secc. XI-XV, N. Zanichelli, 1944, Volume 1, p. 118.
  3. Cornelius O'Boyle, The art of medicine: medical teaching at the University of Paris, 1250-1400, Brill, Leiden 1998, p. 154.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Giorgi, Pasini, Mondino de’ Liuzzi – Anothomia, Bibliografia dei lavori che danno informazione su Mondino, parte V. Istituto per la Storia dell’Università di Bologna, Bologna, 1992
  • itale Romana Martorelli Vico, Mondini de Luciis Expositio super capitulum de generatione embrionis canonis Avicennae cum quibusdam quaestionibus, Istituto storico italiano per il Medio Evo, Roma 1993

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Integra digita eldono de Anothomia.
  • [2] Biografio de Mondino en la vebo de la Bolonja Universitato.
  • [3]