Mondo de Astrid Lindgren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la nova, teatrospektakla, Vilao Vilaltao de Pipi Ŝtrumpolonga en la libertempa parko
la kastelo de la ĉefrabisto Mattis
la domo de la avino de la knabino Kajsa Kavat (germane nomata Polly Patent)

La Mondo de Astrid Lindgren - svede Astrid Lindgrens värld - estas la nomo de libertempa parko en la sveda urbeto Vimmerby. En la parko temiĝas la rakontoj de la infanlibra verkistino Astrid Lindgren, kiu naskiĝis sur familia bieno (nomata Näs, "istmo") en la urbeto. La libertempa parko estas posedaĵo de la municipo Vimmerby.

La parkon ĉiujare vizitas proksimume 370 000 homoj. Somere en la parko dungiĝas pli-malpli 350 laboristoj, el kiuj 100 estas teatraj aktoroj, kiuj en diversaj spektakloj prezentas elektitajn rakontojn de Astrid Lindgren.[1].

La parko ampleksas proksimume 120 000 kvadratajn metrojn da areo. En ĝi vidiĝas la scenejoj de la plej konataj porinfanaj libroj de Astrid Lindgren:

  • la strato Bråkmakargatan (germane Krachmacherstraße, angle Troublemaker Street),
  • la vilaĝo Bullerbyn (germane Bullerbü),
  • la bieno Junibacken (germane Birkenlund), kie kreskas la knabino Madita,
  • la domo de la avino de la knabino Kajsa Kavat (germane nomata Polly Patent, angle Brenda Brave),
  • la familia bieno Katthult de Emilo de Smolando, 2013.
  • la tegmento de la fluganta knabo Karlsson,
  • la ĉerizuja valo kaj la
  • hundoroza valo el la romano La fratoj Leonkoro,
  • la kastelo de la ĉefrabisto Mattis el la romano "Ronja, rabista filino" (Ronja Rövardotter, germane Ronja Räubertochter),
  • la domo de de la malgrandeta knabo Nils Karlsson fingrulo (Nils Karlsson-Pyssling, angle Simon Small),
  • la Vilao Vilaltao de Pipi Ŝtrumpolonga (en la libertempa parko Kneippbyn de la insulo Gotlando videblas alia bildigo de la vilao, kiu prezentiĝis en la filmoj pri Pipi),
  • la fojnejo de la forkurinta knabo Rasmus,
  • la feriaj domoj de la baltmara insuleto Saltkråkan kaj
  • la "malgranda, malgranda urbo" (den lilla, lilla staden).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]