Mondpaca Esperantista Movado
El Vikipedio
Mondpaca Esperantista Movado (MEM) estas esperanto-asocio fondita en 1953 de Rudolf Burda. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo Paco.
De 1983 MEM kunlaboras kun UEA.
Dum la malvarma milito MEM ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.
| Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj |

