Mondpaca Esperantista Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mondpaca Esperantista Movado (MEM) estas esperanto-asocio fondita en 1953 en la aŭstria urbo St. Pölten, precipe pro iniciato de la ĉeĥa esperantisto Rudolf Burda. Ĝia celo estas "utiligi Esperanton serve al paco kaj reciproka kompreno inter la popoloj". Ĝia organo estas revuo Paco.

Ek de 1959 ĝis 1963 vicprezidanto de MEM estid Eŭgeno Bokarev.

De 1983 MEM kunlaboras kun UEA.

Dum la malvarma milito MEM ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.


Ŝablono:Ĝermo-esperanto

Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj