Monesterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monesterio estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Monesterio, aŭ laŭ la aktuala nuna formo Monasterio, signifas en la hispana monaĥejo.

La loĝantoj nomiĝas Monesterienses. La censita populacio en 2007 estis de 4.368 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Monesterio estas situa en la plej suda parto de Ekstremaduro kaj de la suda provinco de Badajoz, je altitudo de 755 m; je 120 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 322,4 km². Ĝi situas en la distrikto Tentudía kaj en la multregiona montaro Sierra Morena, kiu limigas Ekstremaduron el Andaluzio. Tiele ĝi estas en kontrolejo de la Montopasejo de las Marismas, natura enirejo ekde Sevilo kaj natura trapasejo de la historia vojo nordo-suden aŭ inverse nomita Vía de la Plata.

Informaro[redakti | redakti fonton]

En tiu punkto, kie finas la nomitaj Deklivoj de Culebrín, oni devis pagi pasimpostojn ĝis la mezo de la 19a jarcento. Inter ties monumentoj elstaras la preĝejo de Sankta Petro kaj la ermitejo de la Virgulino de Tentudía. La festoj plej gravaj estas la kampopilgrimado de Sankta Isidro Kamparano, en majo, kiam la loĝantoj dum kvin tagoj tranlokiĝas al la herebejo del Culebrín, kie instalas distrejojn, kaj la foiron de septembro. Tre konata en Ekstremaduro estas la ŝinko de Monesterio, pri kiu oni celebras specialan festotagon, nomita "día del jamón", kiam la monesterianoj kaj vizitantoj pruvas ŝikon en la municipa parko.

Historio de Monesterio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la megalitika kulturo, kiel dolmenoj kaj restaĵoj de antikvaj setlejoj. Poste, la kerno monesteria devis formi parton de la romia Betunia Celtica, ĉe la divido inter Ekstremaduro kaj Andaluzio. La vilaĝo havis praejon en la romia enklavo de Curiga, kiel enirejo en Ekstremaduro el la sudo ekde pratempo. La mezepoka origino de la aktuala vilaĝo troviĝas en setlejo de templanoj, aŭ ĉiukaze pli precize en tiu de la 13a jarcento de la santiaga superulo Pelay Pérez Correa en siaj bataloj por la okupo de la teritorio al araboj, kiam okazis la eventoj kiujn enhavas la legendo de la epizodo de Tentudía. Pos tio la loko restis en la Ordeno de Santiago, ĝis kiam en la 16a jarcento estis ekhavata de la reĝo Filipo la 2-a.

Ties avantaĝa situo meze de la vojo inter Sevilo, Badajoz kaj Mérida, helpis eksterordinare la pliigadon de la mulista isto (survoja komercistoj pere de muloj, azenoj aŭ aliaj ĉevaltipoj) ĉe ties loĝantoj, kune kun la agrikulturo kaj la bredado.