Moneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moneta
Epiteto • romia dio
Informoj
vdr

Juno Moneta,

Moneta, kiu signifas la Avertino en la latina, estas la kromnomo de la Juno honorita en la nordverto de la roma Kapitolio. Oni tiel ŝin vokis ĉar la anseroj breditaj en la templo de diino tiu ĉi alarmis, per iliaj blekoj, pri noktatako supriza de la malamikoj dum la invadoj galaj (390 a.K.).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto moneta devenas de la latina monere, "vidi, gardi", kaj devenis el la latina monstrare, montri, monstrum (el kiu la vorto "monstro" venas) kiu origine signifas "vidindo", kaj ankaŭ monitor, "gardisto, gardanto". Ĉiuj devenas de la radiko mon-, inkluzive la konaskigita el la anglosaksona mund kiu signifas gardi, gardo.

Historio[redakti | redakti fonton]

IVNO REGINA ("Reĝino Juno") en monero roma.

En templo tiu ĉi la mono estas farita. Oni rakontas ke, dum la milito kontraŭ Pirho, la romanoj petis konsilon al Juno, ĉar ili timis monmankon. La diino respondis ilin ke monon neniam mankus se ili regulis liajn militojn konformecajn per la justeco. Oni decidis fari la monojn sub la auguroj de la diino, kiel danko pro konsilo tiu ĉi.

Pri la templo[redakti | redakti fonton]

La templo de Juno Moneta starigis en la hejmloko de Mantio Capitolino, defendanto de la Kapitolio, kiu estis renversita poste ĝia posedanto estus kondamnata al morto, ĉar oni suspektis ke li pretendis reĝiĝi. En Romo la vorto reĝo kaj ĝia koncepto estis malamegata, ĉar estis konsiderata formo de tiraneco. Ideon, pri la reĝeco, kiu, parte, oni heredis el Grekio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]