Monfalsado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falsa monbileto de 100 norvegaj kronoj

Monfalsado estas falsado, kontraŭleĝa reprodukto de valida, leĝa mono (moneroj kaj monbiletoj) kaj ties uzo en merkato por akiri profiton. Falsa mono ne havas la valoron, kiu estas indikita sur ĝi, kaj do trompas la uzantojn. La monfalsado estas internacie leĝe malpermesita, puninda krimago.

En 1929 en Ĝenevo la traktato pri monfalsado estis akceptita de 32 ŝtatoj.

Historio de la monfalsado

Antikva monfalsejo (Dominikana muzeo Rottweil)

Ekde la plej frua enkonduko de mono, trompistoj ĉiam provis falsi ĝin. Oni jam falsis monerojn (ekz. denarojn per argilfandujoj) en la antikvo, mezepoko plej ofte ŝparante la noblajn metalojn dum produktado.

Anglio kontrabandis inter 1790 kaj 1796 grandan kvanton da monbiletoj (asignatoj) en Francion por malfortigi la revolucion. Napoleon Bonaparte falsadis sub aŭspicio de la policministro la anglan, aŭstran kaj rusan monojn por detrui, malfortigi la financan situon de siaj malamikoj. Anglio respondis al tio per falsado de la franca kaj hispana metal- kaj papermonoj.

Hjalmar Schacht en la okupita Belgio enmerkatigis falsitan monon dum la Unua Mondmilito kaj tiel Germanio preskaŭ senpage akiris krudmaterialojn kaj aliajn varojn el Belgio.

Inter la du mondmilitoj okazis, ke la sekreta servo de la germana Reichswehr, laŭ la iniciato de generalo Max Hoffmann, pregis francan frankon kaj rusan ĉervonec-rublon (orbazan moneron kun valoro de dek rubloj) por malfortigi la rusian ekonomion kaj apogi la kontraŭrevoluciajn fortojn. La agado estis senvualigita de la germana polico, kiam estis konfiskitaj 1200 kg da falsaj ĉervonecaj biletoj kun la valoro de 12 milionoj da sovetaj rubloj. Tio kaŭzis internacian skandalon.

Frankofalsado okazis ankaŭ en Hungario en 1922–25, sed same sensukcese.

En somero de 1927 okazis plia rublofalsado en Germanio, la krimuloj estis parte enprizonigitaj, sed du sovetaj elmigrintaj falsistoj sukcese fuĝis en Svislandon.

Dum la dua mondmilito, la nazia SS de la germana imperio daŭrigis monfalsadon, dokumentofalsadon sub kaŝnomo "Operaco Bernhard". Oni tiam falsis en granda kvanto monbiletojn de malamikaj landoj (ĉefe de Anglio) por malstabiligi ties ekonomion.

En 1994 oni akuzis Nordan Koreion pri ŝtata falsado de la usona dolaro, produktado de preskaŭ perfektaj t.n. superdolaroj.

Hodiaŭ oni jam ne plu falsas monerojn pro negranda valoro de la monero.

Rekono de la falsa mono

Oni povas rekoni la falsan monon pere de manko de iu karakteriza simbolo, protekta marko sur la monbileto (metala, sekura fadeno, hologramo, filigrano, mikroskribo, fluoreska propreco). La reliefa (profunda) presado faras akraj la fajnajn liniojn, desegnojn, ĉar ĝi kaŭzas diferencon en la farbo-dikeco. Oni intence uzas specifajn bazmaterialojn por la mono kaj komplikajn desegnaĵojn.

La disvastigo de altkvalitaj koloraj presiloj malfaciligis rekoni la diferencon inter veraj kaj falsaj monbiletoj. Tial nun kelkaj landoj enmetas hologramojn en la altvalorajn biletojn aŭ presas la monbiletojn sur travidebla plasta folio, lasante specialforman fenestron (ekzemplo estas la novzelanda dolaro).

Ekzistas nun nur unu vere sekura metodo por marki verajn biletojn. Ĝi konsistas en la surpresado de nombro, kalkulita el sekreta ŝlosilo kaj el la pozicio de specialaj fibroj en la papero. Ĉar la pozicio de tiaj fibro estas ne influebla, sed nur post produktado mezurebla, necesus la scio de la sekreta ŝlosilo por produkti "verajn" bankbiletojn. Nun neniu lando en la mondo aplikas tiun metodon.

Famaj monfalsistoj

"Fek! Ĝi ja ne havas! Mi ja sciis, ke mi ion forgesis."


Karikaturo en Punch magazine 25-a augusto 1920.]]

  • Frank William Abagnale Jr., – li uzis 8 diversajn identecojn por kaŝ-labori, inter kiuj la unua identeco kiel piloto de Pan American Airlines Frank Williams, kaj dum 5 jaroj sume enmerkatigis pli ol 2,5 milionojn da usonaj dolaroj kiel falsajn ĉekojn en 26 landoj kaj ĉiuj 50 usonaj ŝtatoj. Li estis arestita en Francio, antaŭ la giĉeto de Air France, kiam la giĉetisto rekonis lian vizaĝon laŭ la polica afiŝo, li estis forportita reen al Svedo, kaj poste al Usono. La filmo Catch Me if You Can svage baziĝas sur eventoj el lia vivo.
  • Anatasios Arnaouti – brita monfalsisto kun pli da 2,5 milionoj pundoj da falsita mono, kondamnita en 2005
  • Abel Buell – amerika koloniisto, kiu komencis ŝanĝi la pregilon por kvin-punda monbileto, kaj estis la unua usonano, kiu kreis mapon de Usono.
  • Mary Butterworth – monfalsistino en kolonia Ameriko.
  • William Chaloner, – sukcesa brita monfalsisto, kondamnita de Isaac Newton kaj pendumita, dronumita kaj kvaronumita la 23-an de marto 1699.
  • Alves dos Reis – ĝis la fino de 1925-a jaro Reis sukcesis enmerkatigi en la portugalan merkaton monbiletojn de eskudoj je la valoro de 1'007'963 pundoj laŭ la ŝanĝo-kurzo en 1925, kio egalis al 0,88 % de la fakta MEP de Portugalio en tiu tempo.
  • Stephen Jory – la plej konata monfalsisto de Britio; li komencis sian karieron per vendado de malmultvalora parfumo en markaj boteloj. Poste li fondis sian propran presejon por produkti kaj distribui proksimume kvan miliardojn da pundoj da falsa mono en Unuiĝinta Reĝlando.
  • Rick Masters (fikciulo, ludata de Willem Dafoe) – estas majstra monfalsisto en la filmo de William Friedkin Vivi kaj morti en LA.
  • Catherine Murphy estis kondamnita pro produktado de falsaj moneroj en 1789 kaj estis la lasta virino, kiu estis ekzekutita per forbruligo en Britio.
  • Samuel C. Upham – la unua konata monfalsisto en Usono, kiu produktis falsan monon dum la usona civila milito. Liaj fiagoj, laŭ trovo de polico, komenciĝis en julio de 1862.
  • Wesley Weber estis enprizonigita pro falsado de 100 kanadaj dolaroj

Ĉu vi sciis, ke

  • Jam en la 6-a jarcento a.K. falsado de moneroj fariĝis tiom disvastigita, ke laŭleĝa puno por tiu krimago estis ekzekuto. Tiutempe oni kontrolis monerojn per akraj iloj, ĉar falsitaj moneroj estis nur kovritaj per arĝento, kompare al tutarĝentaj malfalsaj moneroj.
  • Dum regnotempo de la imperiestro Klaŭdio en la cirkulado estis tiom da falsaj moneroj, ke modernaj moner-kolektantoj emas pensi, ke ili estis produktitaj sub la aŭspicio de la imperiestro.
  • La plej malnova metodo kontraŭbati la monfalsadon estis denuncoj. Tiu, kiu denuncis monfalsiston, estis liberigita de imposto-pago por sia tuta vivo, kaj se li estis sklavo, li ricevis ateston pri libero.
  • La monfalsisto Emanuel Ninger estis kondamnita al 6 jaroj de prizono kaj 1 dolaro de monpuno pro monfalsado de 50-dolaraj monbiletoj. La juĝo konsideris la fakton, ke li memstare desegnis ĉiun monbileton kaj tiu laboro estis ege granda.
  • En mezepoko en Eŭropo oni uzis jenan metodon por kontroli, ĉu la homo okupiĝis pri monfalsado aŭ ne: oni metis la suspekto-elvokan moneron en unu manon de li, kaj en la duan la ruĝe varmigitan fero-stangon. La komisiono atente priesploris la vizaĝon de la homo -- la reago al la monero, se tiu estis falsita, devis esti la sama, kiel okaze de varmega ferostango.
  • Por protekti unuajn paperajn monbiletojn kontraŭ falsado oni presis multajn fajnajn ornamaĵojn sur ili kaj uzis specialajn tiparojn por teksto. En Suda Karolino, ekzemple, la anglaj vortoj estis presitaj per hebrea kaj helena alfabeto.
  • En Pensilvanio por protekti monbiletojn oni presis la nomon de la ŝtato kun diversaj eraroj sur monbiletoj kun diversa valoro. La falsaĵo kutime estis presita kun korektita teksto.
  • En mezepoko oni ne tranĉis monbiletojn, sed ŝiris ilin, kaj la parto de monbileto restis en speciala storejo. Poste oni povis ĉiam kontroli, ĉu la monbileto estas valida, per komparo de la ŝiro sur la bileto kaj sur ties parto el storejo – ili ja devis kompletigi unu la alian.
  • En la 60-aj jaroj de 19-a jarcento multaj ŝtatoj preferis simple aĉeti la ilojn de monfalsistoj. La usona registaro iam tute senskandale aĉetis tutan kontraŭleĝan mon-fabrikon kontraŭ 25 mil usonaj dolaroj.
  • Sur la unuaj monbiletoj en Kanado oni presis specialajn magiajn parolojn de sorĉistoj kaj ŝamanoj, kiujn kutimaj homoj neniam kuraĝus kopii pro timo alvoki la koleron de malicaj spiritoj.
  • En Turkio oni decidis, ke se oni volas presi sian propran monon, oni faru tion laŭleĝe. Nun ĉiu deziranto rajtas presi sian propran monon, se li havas specialan licencon.
  • La registaro de Irako decidis tute aboli akvosignojn kaj protektajn fadenojn en siaj monbiletoj, uzante anstataŭe la imitaĵojn. Nun oni povas tuj identigi la falsadon, se la monbileto havas veran akvosignon kaj fadenon.