Mongol Ŝuudan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mongol Ŝuudan (cirile Монгол Шуудан) estas rusia rokmuzika bando, fondita en Sovetunio en 1988. Mem la muzikistoj nomas sian muzikon anarĥo-rok.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Mongol Ŝuudan" traduke el la mongola lingvo signifas "mongola poŝto". Laŭ rememoroj de Valerij Skoroded, kunfondinto de la grupo, la muzikistoj staris en bushaltejo ĉe la kiosko kun periodaĵoj. En la montrofenestro ili rimarkis interesajn poŝtmarkojn kun subskribo "Mongol Ŝuudan" (mongolaj poŝtmarkoj estis vaste vendataj en Sovetunio); la vortoj plaĉis, kaj ili nomis tiel la rokbandon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rokbando estis fondita de Valerij Skoroded en 1988. En 2002 la grupon lasas Aleksandr Rikonvald kaj Vladimir Djagel, kiuj formas propran grupon "Djagel & Mongoloj".

Kantoj[redakti | redakti fonton]

La kantoj de "Mongol Ŝuudan" de la komenco estis el la anarkiisma temaro, pli precize — la kantoj estis pri Maĥnovŝĉino, la provo (1919-1921) establi anarkiismon en orienta Ukrainio fare de la fama anarkiisto Nestor Maĥno. Kelkaj kantoj estas modernigitaj versioj de la revoluciaj anarkiistaj kantoj de la komenco de la 20-a jarcento. Kelkaj kantoj baziĝas sur tekstoj de Sergej Jesenin kaj Aleksandr Puŝkin.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  1. 1985 — Монетный двор (Monfarejo)
  2. 1989 — Паровоз анархия (Lokomotivo anarkio)
  3. 1991 — Гуляй поле (Gulaj-Pole Promenu, kampo)
  4. 1991 — Бандитский альбом (Krimula albumo)
  5. 1992 — Черемуха (Paduso)
  6. 1993 — Собачья чушь (Hunda sensencaĵo Absoluta sensencaĵo)
  7. 1994 — Гомерический хохот (Homera ridego)
  8. 1995 — Чересчур (Tro)
  9. 1996 — Истина (Vero)
  10. 1997 — Alive (Viva)
  11. 1999 — Абрикосы (Aprikotoj)
  12. 2001 — Дюжинолетие (Dekdujariĝo)
  13. 2001 — Скатертью дорога (Bonan vojon)
  14. 2002 — Choisis de.. (Elektitaj de..)
  15. 2002 — Свобода или смерть (Libero aŭ morto)
  16. 2003 — Жертва (Viktimo)
  17. 2004 — Сплошь и рядом (Tute kaj ĉie)
  18. 2004 — Заплати и свободен (Pagu kaj estu libera)
  19. 2005 — Вечная мерзлота (Eterna frostiĝo)
  20. 2006 — Собственность - это кража (Posedo estas ŝtelo)