Mongola Esperanto-Societo
Mongola Esperanto-Societo estas ne-registara organizo de Esperanto en Mongolio, fondita en 1970, reorganizita kaj reregistrita la 1-an de decembro 2006 ĉe la Ministerio pri Justico kaj Internaj aferoj de Mongolio. Ĝi aliĝis al UEA en 2009.
Prezidanto: ENKHEE Chimedtseren (rete: enchjo@yahoo.com), etnologo kaj edukologo, asista profesoro.
Adreso de la Societo: Centra Poŝta Oficejo, kesto 2545, Ulanbatoro, Mongolio
Rete: mn_esperanto@yahoo.com
Skype: mongola.esperanto.societo
Diskutlistoj: mongolaj-esperantistoj@yahoogroups.com (publika); mes-oficejo@yahoogroups.com (oficeja)
https://www.facebook.com/mongola.esperanto.societo
Planataj Rimedoj de Mongola Esperanto-Societo (2012-2015)
Por siaj celoj, la Societo:
A. efikigas informadon, instruadon kaj esploradon de Esperanto:
(1) regule kunveni ĉiumonate por informi al siaj membroj pri enlanda kaj internacia Esperanto-movado kaj diskuti pri aktualaj problemoj;
(2) kunlabore kun tutlandaj kaj lokaj ĵurnaloj kaj gazetoj publikigi artikolojn pri Esperanto (k.a. impresojn pri Mongolio verkitaj de eksterlandaj esperantistoj kaj aliaj vojaĝimpresoj ktp);
(3) funkciigi TTT- kaj sociajn paĝojn;
(4) okazigi prelegojn pri Esperanto al laborantoj kaj studantoj de kunlaborantaj instancoj;
(5) regule okazigi elementan, meznivelan kaj progresigan instruadon inter siaj membroj;
(6) publikigi lecionojn de Esperanto rete kaj surpaĝe de la ĵurnalo;
(7) sendi instruistojn al bezonataj lokoj kaj regionoj;
(8) kunlabore kun lingvistikaj universitatoj kaj kolegioj havi prelegojn en bakalaŭriga, magistriga kaj doktoriga niveloj pri Esperantologio, lingva demokratio kaj monda lingva problemo;
(9) kunlabori pri Esperanto kun koncernaj instancoj, ekzemple filologia instituto de la Scienca Akademio, neregistara(j) asocio(j) por gepatra lingvo, UNESCKO-Nacia Komitato ktp.
B. eldonas, subtenas kaj propagandas verkojn en Esperanto;
(1) eldoni lernolibron de Esperanto por mongoloj (samtempe tradukinte eldoni eksterlandajn lernolibrojn);
(2) eldoni dudirektan vortaron;
(3) riĉigi la bibliotekon de la Societo;
(4) sezone eldoni la revuon La Blua Ĉielo;
(5) elesperantigi gravajn verkojn (ekz. Esperanto en la 21a jarcento de s-ro LEE Chong-Yeong, ktp);
(6) elmongoligi interesajn mongolajn verkojn (ekz. Konciza Historio de Mongolio de s-ro B.Batbayar, ktp);
(7) verki kaj eldoni pri Mongolio kaj ĝia historio, kulturo, socio ktp en Esperanto;
C. progresigas la ĉiuspecajn rilatojn kaj kunlaborojn inter enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj kaj okazigas Esperanto-eventojn;
(1) partopreni en la projekto de ĝemelaj urboj por evoluigi kunlaborojn kun eksterlandaj Esperanto-organizoj kaj ĝemeligi sian urbon kun ilia;
(2) okazigi la Mongolan Kongreson ĉiun trian jaron;
(3) okazigi ĉiujare Internacian Someran Tendaron kaj Vintran Kurskunvenon;
(4) organizi komunan internacian vojaĝon;
(5) partoprenigi sian reprezentanton en UK, AK kaj ceterajn gravajn eventojn;
(6) membrigi siajn aktivulojn al UEA kiuj ne eblas mem kotizi;
(7) enkadre de KAEM aktive agi (proponi ekz. Renkontiĝon de la Prezidantoj de Aziaj Asocioj (ne nur LA al UEA, sed ĉiuj en la regiono), pri Azia Junulara E-Kongreso, Malferma TTT de Azia E-Movado ktp).
Ĉ. agadas por utiligi Esperanton en ĉiuspecaj soci-ekonomiaj kampoj (ekz. kultura, edukada, sporta, scienc-teknologia, komerca, turisma ktp)
(1) okazigi (kun alilandaj asocioj kaj/aŭ kluboj) internaciajn konferencojn/forumojn por kunlaboroj kaj ĝemeliĝo (ekz. ĝemeligo de universitatoj, kolegioj, lernejoj, komercaj firmaoj, turismaj agentejoj, klinikoj ktp;
(2) kultura interŝanĝo (ekz. internaciaj kaj/aŭ du-, triflankaj kulturaj tagoj /kun prezentaĵo de la folklora koncerto, foto-ekspozicio, moda prezentaĵo, kaligrafio, tradiciaj ludiloj ktp); (surbaze de tiuj planataj rimedoj prilaboriĝos asociaj jaraj planoj detalaj)

