Mongola Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La evoluo de la mongola imperio de 1206 ĝis 1294

La Mongola Imperio (en mongola: Mongol-jn Ezent Güren; en mongola cirila alfabeto: Монголын эзэнт гүрэн; ankaŭ en rusa Орда ("Hordo") en rusaj kronikoj) (12061368) estis la plej granda samlandara imperio,[1] kiu konsistis el pli ol 35 milionoj da km2 kaj pli ol 100 milionoj da homoj. (La Brita imperio estis pli granda laŭ areo, tamen tiu imperio estis transoceana.) Ĝi estis fondita de Ĝingis-Ĥano en 1206 post kiam li unuigis la mongolajn tribojn kaj ĝi ampleksis multon el la teritorio de sudorienta Azio al meza Eŭropo. Origine en la stepoj de Centra Azio, la Mongola Imperio eventuale etendis el Centra Eŭropo al la Japana Maro, etende norden ĝis Siberio, oriente kaj suden al la Hindia subkontinento, Hindoĉinio, kaj al la Irana Altebenaĵo, kaj orienten tiom for kiom ĝis Levantenio kaj Arabio.

Tiu imperio unuigis mongolajn kaj tjurkajn tribojn de historia Mongolio sub la esrtreco de Ĝingis-Ĥano, kiu estis proklamita reganto de ĉiuj mongoloj en 1206. La imperio rapide kreskiĝis sub lia regado kaj poste sub tiu de liaj posteuloj, kiuj sendis invadojn en ĉiuj direktoj.[2][3][4][5][6][7] La ampleksega transkontinenta imperio konektis la orienton kun la okcidento per plifortigita Pax Mongolica (mongola paco) kiu permesis disvastigon de komerco, teknologioj, varoj, kaj ideologioj kaj ŝanĝoj tra Eŭrazio.[8][9] Dum ĝia ekzisto de la 13-a ĝis la 14-a jarcento, la mongola imperio plifaciligis kulturan interŝanĝon trans Azio, Eŭropo kaj norda Afriko.

Ekde la fondiĝo

Monumento al Ĝingis-Ĥano en Hulunbuir, Ĉinio

Ĉirkaŭ la jaro 1130 la mongoloj estis unigitaj de Kabul Ĥano, sed ties imperio jam falis en 1160/61. La vera kresko okazis nur sub la gvidado de Ĝingis-Ĥano (1155/11621227), kiu donis ŝtatan strukturon kaj leĝon al la rajdanta popolo. Sub li la mongoloj estigis la plej grandan kontinentan imperion de la historio.

Je la pinto de ilia potenco ili posedis la plej grandajn partojn de la ĉina imperio, de Koreio, Ĥorasano (nuntempe Afganio kaj Irano), Kartvelio, Armenio, Rusio, Hungario, Persio kaj la najbaraj landoj. La mongoloj estis nomadaj popoloj, kiuj estis en la 13-a jarcento ĉirkaŭitaj de altevoluiĝintaj agrikulturaj kaj urbaj kulturoj. Tamen neniu el tiuj civilizoj disponis fortan centran potencon. En Azio, Rusio kaj en la proksima Oriento regis falontaj reĝoj aŭ urboŝtatoj.

La mongoloj uzis la strategian ŝancon de tiu potencmalpleno kaj unuigis ĉiujn tiujn regionojn per la prema mongola armeo al speco de ŝtata federacio kun politikaj kaj ekonomiaj interesoj. Ili tute dependis de la komerco kun urbaj popoloj. Kiel nomadoj ili apenaŭ kapablis stoki nutraĵojn aŭ subteni metiojn por produkti teknikaĵojn.

Iuj supozas, ke la celo de Ĝingis-Ĥano ne estis la subpremo de la najbaraj kulturoj sub la nomadan vivmanieron, sed ilia detruo. La regantoj de la nomadoj ŝajne ne komprenis la avantaĝojn de urba vivmaniero. Sed fakte, iom post iom li ja konsciiĝis pri la ekonomia rilato kun tiuj popoloj.

En nur malmultaj jardekoj la mongoloj komprenis sub Jelu Ĉukai kaj Sorgagtani Beki, kiel grave estas konservi la status quo. Iliaj regantoj provis tiam ankaŭ agi rilate al la interesoj de la setlinta loĝantaro, kvankam tio ne ĉiam sukcesis.

Kiam oni permesis al la urbaj popoloj daŭrigi sian vivmanieron, ili povis produkti pli da nutraĵoj kaj varoj, kies parto estis pagota kiel imposto al la ĥano. Tiel la agresema politiko de la ĥano havis grandegan ekonomian sukceson. La posteulo de Ĝingis-ĥano Ugedai ĥano akceptis en 1234, ŝanĝi sian tributon al imposto; tiel saviĝis multaj vivoj kaj tutaj kulturoj.

Ĝingis-ĥano komence tute ne celis la starigon de monda imperio. Antaŭeniris al ĉiuj liaj konkeroj, aparta pripenso de la politika situo kaj de ekonomiaj avantaĝoj. Tiel ekzemple la konkero de la nordĉina ĉefurbo Pekino en 1215. Post la konkero de la ĉefurbo, li ne kaptis la ŝancon disvastigi la konkeron al la tuta norda Ĉinio, sed simple hejmeniris al la stepo. La milito kontraŭ la ĥorezmia imperio (1219-1221) estiĝis pro komercdisputoj.

Mongolaj konkeroj en Eŭropo

La Ora Hordo en 1389 antaŭ la milito inter Toĥtamiŝo kaj Timuro. La dependa Moskva ŝtato estas montrita helflave. Tiu orhorda ŝtato estis heredo aŭ sekvo de la paso de la Mongola Imperio tra Orienta Eŭropo.

La mongola invado de Eŭropo estas historia fenomeno de la 13-a jarcento, kiam en mallonga tempo turkomongolaj kavalirgrupoj el interna Azio antaŭeniris ĝis Rusio kaj Mezeŭropo. La tiamaj kavalirarmeoj de la eŭropaj ŝtatoj tute ne sukcesis kontraŭstari ilin. Helpis la mongolojn la disciplino kaj eltenivo de iliaj rajdantoj, kaj la eksterordinare efika logistiko.

La fino venis nur post la morto de Ugedai ĥano en 1241 kaj postlasis en orienta Eŭropa la ŝtaton de la Ora Hordo, kiu konservis la regadon super Rusio ĝis 1480.

Kronologio de la mongoloj

  • Meze de la 12-a jarcento: mongoloj (meng) unue okazigis batalojn en nuntempa Mongola Altebenaĵo.
  • 1206: Temudschin (naskiĝis en 1155 aŭ 1167; mortis en 1227, devena el mongola malaltnobela familio, estis proklamita ĉe popola kunveno plej alta reganto de la mongoloj kaj ricevis la titolon Ĝingis-Ĥano, tio estas oceanosimila regantomondreganto. Sub li okazis la rapida konkero de multaj partoj de norda kaj centra Azio. Komenco de la leĝaro Jassa.
  • 1211–1234: Milito kontraŭ norda Ĉinio (dinastio Jin).
  • 1220: Fondiĝo de la mongola ĉefurbo Karakorum en la nordo de la nuntempa Mongolio. Organizado de la mongola imperio fare de Jelu Ĉukai, Maĥmud Jalatvaĉ kaj aliaj konsilistoj.
  • 1219–1221: Konkero de la Ĥorezmia Imperio.
  • 1226: Konkero de la imperio Xi-Xia en Kansu.
  • 1236–1242: La mongoloj sub Batu ĥano konkeris la plej grandan parton de Rusio.
  • 1240–1502: La Ora Hordo regis super vastaj regionoj de orienta Eŭropo.
  • 1241: La mongoloj atingis Silezion (batalo ĉe Wahlstatt, 90 kilometrojn oriente de Görlitz) kaj Hungarion (batalo ĉe Muhi).
  • 1242: La mongoloj atingis la Adriatikon.
  • 1245–1246: Johano de Plano Carpini veturis tra Mongolio kaj verkis vojaĝraporton.
  • 1252–1255: Vilhelmo de Rubruk veturis tra Mongolio kaj verkis vojaĝraporton.
  • 1258: La mongoloj konkeris Bagdadon kaj neniigis la kalifujon de la Abasidoj. Anstataŭis tiun imperion la mongola imperio de Ilkanato.
  • 1260: La ĥano de la mongoloj, Kublaj-Ĥano (naskiĝis en 1215, mortis en 1294), iĝis imperiestro de norda Ĉinio. La nova ĉefurbo de la imperio iĝis Pekino.
  • 1260: 3-an de septembro: batalo de Ain Djalut
  • 1257–1258: Tri bataloj kontraŭ Dai Viet (Vjetnamio) malsukcesis.
  • 1274 kaj 1281: Du provoj ataki Japanion malsukcesis. Sed ĝis 1279 sukcesis la konkero de suda Ĉinio kaj la neniigo de la dinastio Song.
  • 1279–1294: Kublaj ĥano estis imperio de la tuta Ĉinio (Ŝih Cu). Fondiĝo de la mongola dinastio Yuan (ĝis 1368). Kublaj Ĥano konvertiĝis al budhismo.
  • 1368: Per la falo de la dinastio Yuan (ekde 1271) finighis la mongola regado en Ĉinio.
  • 1388: Detruo de Karakorum fare de la ĉinoj.
  • Ekde 1400: Bataloj en Mongolio inter okcidentaj mongoloj (oiratoj) kaj orientaj mongoloj (v.a. ĥalĥoj, ĉaĥoj, ordosoj, tumedoj kaj urianĥoj) por atingi la potencon aŭ kontraŭ la dinastio Ming. Oftaj atakoj kontraŭ la ĉinaj limregionoj estigas fine la konstruon de la Ĉina Muro.
  • 1449: Post venko de la okcidentaj mongoloj sub Esen Taiji kontraŭ la dinastio Ming, Esen postulis la ĥanujon kaj estis murdigita.
  • 1468: Denove transprenis la povon en Mongolio la orientaj mongoloj sub Dajan ĥano (mortis en 1543) kaj ties nepo Altan-Ĥano (mortis en 1582). Nova flora epoko den Mongolio, kies influo atingas eĉ Mezazion kaj la Uralon.
  • 1552: La princo de la ĉaĥoj Altan-Ĥano venkis la oiratojn en la regiono de Karakorum kaj transdonis la konkeritan landon al la ĥalĥoj.
  • 1578: Helpe de la en Tibeto reganta 3-a Dalai-lamao, Sonam Gjatso, budhismo gajnis denove influon kaj poste evoluiĝis tibeta budhismo. Ekde tiam ekzistis proksima kultura ligo al Tibeto.
  • Ekde 1600: La oiratoj disiĝis al cungaroj, dorbodoj, ĥoŝutoj kaj torgutoj kaj evitis la premon de la orientaj mongolaj al okcidento. Tiel la torgutoj atingis trans la Altajo la marenfluejon de la Volgo kaj setlis tie.
  • 1634: Subpremo de la ĥaĥoj pere de la manĉuoj en interna Mongolio. Morto de Ligdan ĥano. La ĉalĥoj de ekstera Mongolio sukcesas konservi sian sendependecon.
  • 1644: La manĉuoj konkeris Pekinon. Komenco de la manĉua-ĉina dinastio Qing (1644-1911).
  • 1691: Konkerota de la orientaj oiratoj, la ĉalĥoj submetiĝis al la Dinastio Qing. Sekve ĉalĥoj kaj manĉuoj kune venkis la oiratojn ĉe Zuunmod (1696).
  • 1756: Post enaj konfliktoj la cetera imperio de la orientaj oiratoj estis konkerita kaj neniigita de la manĉuoj sub ilia imperiestro Qianlong.
  • 1771: Pro la minaco de la kozakoj elmigris la torgutoj, kiu loĝis oriente de la Volgo, tra la tuta centra Azio kaj post gravaj perdoj reen al siaj hejmregionoj en Ŝinĝjango. La imperiestro de la ĉina Dinastio Qing donis al ili paŝtejajn rajtojn ĉe la rivero Ili.

Bildaro


Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Morgan. The Mongols. p. 5.
  2. Diamond. Guns, Germs, and Steel. p. 367.
  3. The Mongols and Russia, de George Vernadsky
  4. The Mongol World Empire, 1206–1370, de John Andrew Boyle
  5. The History of China, de David Curtis Wright. p. 84.
  6. The Early Civilization of China, de Yong Yap Cotterell, Arthur Cotterell. p. 223.
  7. Mongols and Mamluks: The Mamluk-Ilkhanid War, 1260–1281 de Reuven Amitai-Preiss
  8. Gregory G.Guzman "Were the barbarians a negative or positive factor in ancient and medieval history?", The Historian 50 (1988), 568-70.
  9. Allsen. Culture and Conquest. p. 211.

Bibliografio

  • Stephan Conerman, Jan Kusber (eld.): Die Mongolen in Asien und Europa (La mongoloj en Azio kaj Eŭropo), Peter Lang Verlag, Frankfurt/M. k. a. 1997. ISBN 978-3-631-30636-9.
  • René Grousset: Die Steppenvölker. Attila - Dschingis-Khan - Tamerlan (La stepaj popoloj. Atila - Ĝingis-ĥano - Tamerlan). Zürich 1970.
  • Michael Weiers (eld.): Die Mongolen. Beiträge zu ihrer Geschichte und Kultur (La mongoloj. Tekstoj pri iliaj historio kaj kulturo). Darmstadt 1986.
  • Michael Weiers: Geschichte der Mongolen (Historio de mongoloj). Stuttgart k.a. 2004.
  • Gudrun Ziegler / Alexander Hogh (eld.): Die Mongolen. Im Reich des Dschingis Khan. (La mongoloj. En la imperio de Ĝingis-ĥano.) Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2005.

Eksteraj ligiloj