Mongola lingvo
| Mongola lingvo | |
| Монгол Mongol, Mongɣol |
|
| Parolata en | Mongolio, Ĉinio (en tuta Mongolio kaj Interna Mongolio, kaj en partoj de la provincoj Ljaŭningo, Ĝilinio, kaj Hejlongĝjango) |
| Parolantoj | 5,2 milionoj |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
| |
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | mn |
| ISO 639-2 | mon |
La mongola lingvo estas aglutina lingvo kaj apartenas al la mongola kaj altaja lingvaroj. Ĝenerale, la mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjatoj en Burjata Respubliko de Rusia Federacio, kalmukoj en Kalmuka Respubliko de Rusia Federacio, kaj mogoloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed dauroj, dunsjanoj, tuoj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malplimultoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkan lingvon. Dum sia historio, la mongoloj verkis kaj uzis ĉ. 10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde la 8-a jarcento pere de Sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde la 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankaŭ en kolegioj kaj universitatoj.