Mongola tugriko
El Vikipedio
| Mongola tugriko | |
|---|---|
| Ŝtato: | Mongolio |
| Subdivido: | 100 möngö (мөнгө) |
| Kodo laŭ ISO 4217: | MNT |
| Mallongigo: | ₮ |
| Ŝanĝokurzo: (la 4-an de novembro 2010) |
1 usona dolaro = 1280,00 MNT 1 eŭro = 1819,98 MNT |
La mongola tugriko - mongole төгрөг, latinliterigite tögrög - estas la nacia valuto de Mongolio. Unu tugriko estas dividita je cent мөнгө (möngö). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MNT. Valuta simbolo estas la signo ₮ , kiu havas la unikodan lokon 20AE.