Mongolia fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mongolia trumpetofringo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mongolia fringo
Mongolia fringo
Mongolia fringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhodopechys
Specio: 'Rh. mongolicus'
Rhodopechys mongolicus
(Swinhoe, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mongolia fringo, Rhodopechys mongolicusBucanetes mongolicus (konata ankaŭ kiel Mongolia trumpetofringo), estas malgranda birdospecio de la familio de Fringedoj kaj genro de Rodopeĥoj, kiu enhavas tri speciojn, kiuj estas grizbrunecaj birdoj kun rozkoloraj areoj en flugiloj kaj plej subaj partoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La Mongolia fringo estas malgranda, longflugila birdo. Ĝi havas grandan kapon kaj mallongan, fortikan kaj dikan grizecflavan bekon. En reprodukta plumaro, maskloj havas rozkoloran nuancon en vizaĝo (superokulo, vango kaj gorĝareo), subaj partoj (ĉefe flankoj) kaj pugo, kaj estas etendaj blankaj kaj rozkoloraj areoj en flugiloj, bildo kiu restas sed malpli markata en nereprodukta plumaro.

Konfuzoj kun similaj specioj kiuj koincidas en partoj de la teritorio eblas, sed estas kelkaj diferencoj. La bruna kapo separas ĝin el la Trumpetofringo, kiu havas grizan kapon kaj ne havas blankan flugilareon; la Rozflugila fringo estas pli granda, havas grandan kapon kaj blankan ventron kun malhelaj brunaj flankoj; kaj la Dezerta fringo ne havas rozkolorajn markojn en brusto aŭ vizaĝo kaj montras blankon en sia vosto (kaj la masklo havas tiujn malhelajn bridojn).

Statuso, distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio estas de loĝantaj birdoj el orienta Turkio, tra Kaŭkazo, orienten al Centra Azio kaj al okcidenta Ĉinio kaj Mongolio (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo) kaj suden al Kaŝmiro. Tiu granda teritorio estas pludaŭro aŭ anstataŭejo de la teritorio de la Trumpetofringo, kiu iras el Kanarioj al Mezoriento, dum la teritorio de la Mongolia fringo sekvas norden kaj orienten. Tiu specio preferas por reproduktado montajn areojn de dezerto aŭ duondezerto, en arbustaro kaj rokaj montetoj.

Tiu specio estas indiĝena en la jenaj 14 landoj: Afganio, Armenio, Azerbajĝano, Ĉinio, Pakistano, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Mongolio, Nepalo, suda Siberio en Rusio, Taĝikio, Turkio kaj Uzbekio.[1] Ĝi estis vidata kiel vaganto en Barejno.[1]

Turkio[redakti | redakti fonton]

En Turkio la esto de tiu specio en oriento de la lando estas bone dokumentata, ekz. Kirwan & Conrad (1995),[2] Roselaar (1995).[3]

Kirwan et al. (2000) publikis informon sugeste le la teritorio de tiu specio en Turkio povus esti pli etenda, inklude vidaĵon en 1999 el Sivrikajo en la Pontusa Montaro, 100 km nordokcidente de la teritorio de Turkio kaj alia de 1982 el Sultanbabadagi, Tunceli, 200 km okcidente de la teritorio.[4] Ili sugestis ankaŭ ke plenkreskulo kun junulo vidataj en orienta flanko de la Lago Tuz en 1967, kaj tiam identigita kiel Dezerta fringo, povus fakte esti estinta Mongolia fringo.[4]

Armenio[redakti | redakti fonton]

La unua Mongolia fringo en Armenio estis konstatita en 2001 ĉe Vedi.[5] Pliaj birdoj estis vidataj tie en 2002.[6]

Azerbajĝano[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje vidata en Azerbajĝano ĉe Bulgan komence de majo de 1912 (Beme 1926) [7] Bulgan estas en la regiono de Naĥiĉevano, kiu estas separata el la ĉefa parto de la lando de strizono de Armenia teritorio; Kirwan & Konrad (1995) [2] malĝuste listigis tiun lokon kiel de Armenio. Beddard et al. (2002) [5] ne konis vidaĵon el la ĉefa parto de la lando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Birdlife Species factsheet (additional data): Mongolian Finch (Rhodopechys mongolicus)[rompita ligilo] Birdlife International (konsultita la 23an de majo 2008)
  2. 2,0 2,1 Kirwan, Guy & Volker Conrad (1995) Little known Western Palearctic birds: Mongolian Trumpeter Finch Birding World 8(4):139-44
  3. Roselaar, C. S. (1995) Songbird of Turkey: an atlas of biodiversity of Turkish passerine birds ISBN 90-74345-07-7
  4. 4,0 4,1 Kirwan, Guy M., Matthias Bechtolsheim and Siegfried Willig (2000) Distribution of Mongolian Finch in Turkey Dutch Birding 22(3):149-50
  5. 5,0 5,1 Beddard, Roy, Vasil Ananian and Mark Finn (2002) The first Mongolian Trumpeter Finch Bucanetes mongolicus in Armenia Sandgrouse 24(2): 144-7
  6. Ananian, Vasil and Simon Busuttil (2003) Further observations and probable breeding of Mongolian Trumpeter Finch Bucanetes mongolicus in Armenia Sandgrouse 25(2): 148-50
  7. Beme, L. B. (1926) [Liste der von P. I. Shukow 1915-1917 in der nordlichen turkei gesammelten Vogel.] Izv. Gorsk (Vladikavkas) 3: 97-102