Mongolio:Esperanto-movado

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Mongolujo. Grandampleksa sendependa popola respubliko inter Sovetunio kaj Ĉinlando kun ĉefurbo UlanBator-Roto (Urga). Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E-movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N. P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado komenciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien revenis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propagancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca komitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933.

N. NEKRASOV.


Esperanto en Mongolio (Verkita de Ch.Dogsuren (1934-2002). "La Suno Pacifika", la organo de Tokia Esperanto-klubo, Japanio, N22; 1994)

Kiel notas "Enciklopedio de Esperanto", sur teritorio de Mongolio jam en la unuaj jaroj de Esperanto-movado loĝis esperantistoj, precipe Rusaj, ekzemple N.P.Efstifeieff en Urga (malnova nomo de Ulaanbaatar) en 1900 kaj I.Puĉkovskij en Rus-Mongola komerca lim-urbo Kjaĥta 1889 (2a volumo, Budapest, 1986, p.376). Sed mongoloj mem unue eksciis pri lingvo Esperanto nur post la sendependiĝo de sia patrolando, nome kiam revenis el eksterlando (1924) la plej unua mongola esperantisto Namĝil Ĥajanĥjarvaa (1885-1934). De tiam pasis jam sepdek jaroj. Laŭ mia opinio, en la Mongola Esperanto-movado estas klare difinitaj kvar ĉefaj periodoj. La unua periodo ampleksas la tempon de 1924 ĝis 1950. Reveninte en sian landon en 1924 N.Ĥajanĥirvaa komencis propagandi Esperanton. Li el Esperanto mongoligis la fabelojn "Pri nuda reĝo" de H.K.Andersen (Danlanda) kaj "La ĉevaleto kun ĝibo" de Jerŝov (Rusa) kaj aperigis en la gazetoj "Partia gazeto", "Unen" (La Vero). Laŭ la parolo de maljunuloj, samtempe li instruis Esperanton al kelkaj junaj lernantoj kaj oficistoj, inter ili estis juna oficisto, estonta akademiano Junŝobu Rinĉen (1905-1977), kiu plenumis gravan rolon en Esperanto-movado en Mongolio. "En 1925 bonan propagandon por Esperanto faris en Mongolio vizito de Sovetia ses-homa aeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanhajo. Tiam okazis renkontiĝo inter Sovetia ĵurnalisto Rosenblat kaj Ĥajanĥirvaa , (kaj Esperanto servis inter ili kiel interkomprenilo" (Enciklopedio de Esperanto, 2a volumo, Budapest, 1986, p.376). En Ulaanbaatar la unua Esperanto-kurso ekfunkciis en 1933 sub gvido de Rinĉen. Li multe laboris por tio, ke junularo konatiĝu kun Esperanto. Tiumaniere komenciĝis Esperanto-vivo en nia ĉefurbo, kie la ĉefaj laborantoj estis kamaradoj N.Khayankhirvaa[Ĥajanĥjarvaa] kaj Ju.Rinchen [rinĉen]. Tiam esperantistiĝis kelkaj intelektuloj, kiel ekzemple estonta doktoro de historio D.Perlee, tipografia inĝeniero Baatarsenge kaj aliaj. Sed bedaŭrinde, ĵus komencinta Esperanto-movado en Mongolio tiam ne povis daŭri plu, ĉar en 1934-1937 estis arestitaj pro politika kaŭzo multaj intelektuloj kaj pli multo el ili estis pafmortigita. Inter ili estis preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis Esperanton. Sinjoro N.Ĥajanhirvaa mortis en karcero (1934). Ju.Rinĉen kaj D.Perlee pasigis en malliberejo 5-6 jarojn. Unuvorte, pro la politika kaj ideologia kaŭzoj tiam Esperanto estis devigita silenti longdaŭre. La ĉefa rezulto de unua periodo estis, ke mongoloj eksciis la Internacian lingvon Esperanto. La dua periodo daŭris inter 1950-1970 jaroj. Danke al revigliĝo de Esperanto-movado en tiamaj socialismaj landoj alvenis la tempo por prizorgi pri Esperanto en Mongolio. Ju.Rinĉen verkis kaj ĉe la komenco de kvindekaj jaroj eldonis la unuan aŭtodidaktan lernolibron de Esperanto (por mongoloj). B.Dagva, kiu lernis Esperanton en Pollando, kompilis kaj eldonis koncizan dudirektan vortaron Mongolan-Esperantan kaj Esperanto-Mongolan. Tuj post la apero de la unua lernolibro de Esperanto, fama Mongola verkisto (Gvidinto de Mongola Junularo) Lodon Tudev de sur la tribuno de Kongreso de Mongola Junularo alvokis gejunulojn lerni la lingvon Esperanton. En la gazetoj kaj ĵurnaloj aperis kelkaj artikoloj. Tiam la lernolibroj de doktoro, profesoro Ju.Rinĉen, kiu eldonita kun 3000 ekzempleroj tuj elĉerpitaj. Sed eklernis la lingvon malmultaj kaj poste plimulto el ili ĉesigis sian lernadon de Esperanto, ĉar krom la lernolibro kaj vortareto nenio estis por legi kaj perfektigi scipovon de la lingvo Esperanto. Meze de la sesdekaj jaroj en Ulaanbaatar, nuna eminenta film-aktoro B.Damĉaa kaj Ĉ.Dogsuren komencis lerni Esperanton kune en sama Esperanto-kurso. En Sovetio, mongolaj studentoj Ŝ.Jansanĝav en urbo Ufa kaj O.Buuvei en Moskvo vizitinte Esperanto-kurson lernis Esperanton. Sinjoro Ĉ.Dogsuren jam preparis lernolibron de profesoro Ju.Rinchen al la dua kaj tria eldono kaj eldonigis en 1967 kaj alian lastan en 1986 (kvara eldono jam aperis en 1992). La ĉefa rezulto de la dua periodo estis, ke oni ekhavigis al mongoloj la lernolibrojn kaj vortaretojn de Esperanto kaj aperis kvankam tre malmultaj, tamen la nombro de amantoj de Esperanto sufiĉe multe kreskiĝis. La tria periodo estis inter 1970-1990 jaroj. En jaro 1970 estis fondita Mongola Esperanto-Unuiĝo ĉe la Asocio de Mongolaj verkistoj laŭ la iniciato de kelkaj aktivaj esperantistoj. La volontula organizaĵo kelkfoje funkciigis elementajn kaj mezgradajn kursojn, kiujn vizitis pli ol cent gejunuloj. Komence de okdekaj jaroj Ĉ.Dogsuren mongoligis el Esperanto la tri volumojn de historia romano "Faraono" de Pola verkisto Boleslav Prus kaj la unuaj du volumoj jam eldonitaj dum tiujare kaj pli poste (la lasta tria eldonita en jaro 2001). Sinjoro B.Dorĝ (gvidis Mongolan Esperanto-Asocion dum jaroj 1992-2000) tradukis la plenan libron "La nomo de sinjoro Arne" de Sveda Nobelpremiita verkisto Selma Lagerlof kaj eldonigis libroformate. La tradukoj faris bonan propagandon pri Esperanto. La kvara periodo komenciĝis ekde 1990 jaro. (daŭrigota)