Monika Maron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monika Maron (1992)

Monika MARON (naskita la 3-an de junio 1941) estas germana verkistino.

Naskiĝinte en Berlino, ŝi studis teatran sciencon kaj laboris poste kiel reĝisora asistantino kaj raportistino en Orienta Berlino. Ekde 1976 ŝi plene vivtenas sin de la verkado.

Ŝiaj verkoj, kiuj kritikis ekz. la malpurigon de la medio fare de la industrio (tabua temo en GDR), parte nur povis aperi en FRG. En la jaro 1988 Monika Maron forlasis GDR kaj ekloĝis en Hamburgo. En 1992 ŝi revenis al Berlino.

Listo de verkoj

  • Flugasche (romano, 1981)
  • Das Mißverständnis (4 rakontoj kaj 1 dramo, 1982)
  • Die Überläuferin (romano, 1986)
  • Stille Zeile sechs (romano, 1991)
  • Nach Maßgabe meiner Begreifungskraft (artikoloj kaj eseoj, 1993)
  • Animal Triste (romano, 1996)
  • Pawels Briefe (rakonto, 1999)
  • Endmoränen (romano, 2002)

Premioj gajnitaj