Monk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monk (televida serio))
Monk
televida serio
Originala titolo Monk
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro policoproceda fikcio, detektiva fikcio, komedia dramo
Aktoroj Tony Shalhoub • Bitty Schram • Traylor Howard • Jason Gray-Stanford • Ted Levine • Stanley Kamel • Emmy Clarke • Melora Hardin • Jarrad Paul • Tim Bagley
Muziko de Jeff Beal
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 124
Daŭro sen reklamoj 42
Elsendo
Bilda formato 16:9
Elsendita 12 jul. 2002 – 4 dec. 2009
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Monk estas usona televida serio, kiu sekvas laboron de detektivo Adrian Monk. La serio estis unuafoje prezentita en 2002 la USA Network. La popularan serion verkis Andy Breckman (Rat Race). La lasta jaro de la serio estas la 8-a kaj estis pezentita en somero de 2009 en Usono, kun 16 epizodoj. La filmo rikoltis multajn nomumojn, premiojn.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Rolanto Jaro Aktoro
Adrian Monk 1 – 7 Tony Shalhoub
Sharona Fleming 1 – 3 Bitty Schram
Natalie Jane Davenport Teeger 3 – 7 Traylor Howard
Leland Stottlemeyer 1 – 7 Ted Levine
Randy Disher 1 – 7 Jason Gray-Stanford
  • Adrian Monk (Tony Shalhoub): Ĉefrolanto, iama detektivo pri murdoj en la polico de San Francisco. Li estis suspendita el laboro, post kiam li malsaniĝis (suferante je aroj de fobioj) post murdo de la edzino (Trudy) en 1997. Ĝis la resaniĝo, li laboras kiel konsultisto. Liaj timoj, fobioj donas la amuzigan parton de la filmo.
  • Sharona Fleming (Bitty Schram) (2002–2004): Ŝi estis persona asistento kaj prizorganto de Adrian, kiun dungis Stottlemeyer por helpi la detektivon.
  • Natalie Teeger (Traylor Howard) (2004–): nova asistentino de Adrian post eliĝo de Sharona. Natalie povas kunsenti kun Monk, ĉar ankaŭ ŝi estas vidv(in)o. Lia edzo estis usona piloto, kies aviadilo estis pafita-trafita en 1998 super Kosovo.
  • kapitano Leland Stottlemeyer (Ted Levine): policeja kapitano, iama superulo de Adrian. Li estimas kapablon de Monk.
  • leŭtenanto Randy Disher (Jason Gray-Stanford): lojala, sed ne tro saĝa (teil amuziga) asistento de Stottlemeyer.

Aliaj gravaj rolantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]