Monkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blato sur monkarto
Nederlanda ŝarg-aŭtomato por monkartoj

Monkarto estas karto kun blato en ĝi, kvazaŭ elektronika monujo. Tiuj kartoj estas uzataj por pagi ion sen kontanta mono, sed tamen laŭ la iomete simila maniero.

Oni povas ŝargi la karton per definita monsumo en aŭtomato de la banko. La saldo estas registrita en la blato. En kelkaj landoj, ekzemple en Belgio oni ankaŭ povas ŝargi ilin en telefonbudo en Nederlando estas specialaj ŝarg-aŭtomatoj.

Kiam oni pagas (per speciala pagilo), la pagita sumo estas subtrahita de la saldo en la blato.

Do fakte ĝi funkcias kiel elektronika monujo.