Mono kiel ŝuldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mono kiel ŝuldo
movbilda filmo
Originala titolo Money as Debt
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro dokumenta filmo, propaganda filmo
Reĝisoro(j) Paul Grignon
IMDb
vdr

Mono kiel ŝuldo (angle Money as debt) estas dokumenta filmo, verkita de Paul Grignon, kiu priskribas la mon-kreadan manieron.

La filmo prezentas la mon-kreadan mekanikon de la bankoj kaj eksplikas, bildrakonte, kiel oni ŝanĝis de la ekskluziva uzo de moneroj al la uzo de monbiletoj, kaj poste al la virtualaj bankkontoj (komputilaj), la malapero de la orbazo, la parta orbazo, kaj la konsekvencoj, ekzemple neevitebla inflacio.

La historio de familio Goldsmith[redakti | redakti fonton]

La filmo, por ekspliki la bankhistorion, parolas pri fikcia oraĵista familio (angle Goldsmith = or-forĝisto). Ĝi komencas fabriki orajn monerojn kaj disdoni al siaj najbaroj. Ĝi havas sukceson kaj decidas komenci disdoni monbiletojn, pli facile fareblajn. Tiam ĝi komencas doni krediton en biletoj. Ĝiaj kuncivitanoj, pensante, ke ĝi eldonas ilian oron, decidas retiri siajn bonhavojn.

Tamen, oro restis en la deponejo, ĉar ĝi "inventis" la monon. Tiam ili decidas, ke ĝi ŝuldas dividi sian riĉaĵon kun la deponintoj, ĉar la novaj leĝoj devigas nur, ke malpli ol 10 % de la mono estas reala (oro), do la bankkontoj permesis krei novan monon. Tiel, ĝi eksplikas la malplivalorigon, kaŭzitan pro la kresko de la disponebla oro, veninta ekde Ameriko.

Nuna mona sistemo[redakti | redakti fonton]

Kun la malapero de la orbazo, la sola limigo pri la mona kreado "per pagpromeso" estas la antaŭe ekzistanta mono. Tiam, supoze ke la mono estas kreata je komenca nenio, kreante egalan ŝuldon, la pago de ĉiom da ŝuldoj kaŭzus la malaperon de la tuta mono. Tamen, interezoj kaŭzas, ke la tuta ŝuldo estas pli granda ol la kreata mono, do estas neeble, kun la nun mona sistemo, ke ĉiuj ŝuldoj iĝu pagitaj. Ĉi-tio estas eksplikata ankaŭ en la dokumenta filmo Zeitgeist: Addendum.