Monomotapa imperio estis la mezepoka reĝlando (kulminanta en la 1440-aj jaroj) situanta en Suda Afriko kaj kovranta la hodiaŭajn ŝtatojn Zimbabvo kaj Mozambiko. Ĝia ĉefurbo estis Granda Zimbabvo. La oro de Monomotapo riĉigis la havenon de Sofala sude de la Zambezi-a delto, kie komercis araboj. Komence de la 15-a jarcento, la portugaloj akiris regon pri la komerco de oraĵoj.