Monopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monopolo (el la greka monos, sola, kaj polein vendi; tra la latina monopolium) okazas kiam merkato au parto de merkato kiu havas multajn aĉetantojn estas regata de unu vendanto. Se estas nur unu aĉetanto kiu reglas la merkaton, estas monopsonio. La monopolanto povas influi la prezon per la rego de oferoj. En tiu horizonto, la prezoj emas al pli altaj niveloj por pligrandigo de gajnoj.

La karakteroj de monopolo estas daŭra neekzisto de konkurenco, neekzisto de eblaj alternativaj varoj kaj barieroj al eniro de aliaj vendontoj.


Tipoj de Monopoloj

Kelkaj monopoloj estas kreitaj de ŝtato por stimuli iun parton de nacia ekonomio, aŭ por protekti ĝin kontraŭ fremda konkurenco. Alie, la ŝtato povas krei monopolojn por kreskigi la oferon de produkto kaj malpligrandigi ĝian prezon. Tiuj laŭleĝaj monopoloj povas aparteni rekte al ŝtato aŭ la ŝtato povas permesi ĝin al privata enterprenisto. Kopirajto ankaŭ estas speco de laŭleĝa monopolo.

Natura monopolo okazas kiam vendanto sukcesas oferi varojn pli multkoste ol siaj konkurantoj kaj forigas ilin de merkato, sen krei leĝajn barierojn kaj en tiuj vendoj ĉi tiu vendanto havas gajnon. Kiam vendanto oferas novan produkton, kiun aliulon ne havas, estas alia formo de natura monopolo.

Lokala monopolo okazas en malgranda parto de merkato, ĝenerale geografie izolita, kiam ne estas intereso de aliaj konkurentoj vendi en tiu merkato. Alia formo de lokala monopolo okazas kiam la takso de gajno je iu varo, aŭ ĝia postulo, estas tro malgranda kaj ne interesiĝas konkurentoj. Ekzemple, vendado de libroj en Esperanto estas lokala monopolo de UEA en la plejparto de l' mondo, ĉar malmultaj homoj volas aĉeti ilin.

Vidu ankaŭ

Figuro montranta kiel monopoloj starigas prezojn


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara