Monoteismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monoteismo aŭ unudiismo estas la kredo ke ekzistas nur unu dio. Plejofte la dio de unudiismo estas ĉiopova, ĉieesta, ĉioscia, ĉiam justa kaj bona.

Abrahamaj religioj

Religioj strikte unudiaj estas judismo kaj islamo. Ankaŭ la kristanismo estas ĝenerale rigardata kiel unudiisma, sed pro la doktrino de pri la triunuo, kelkaj pli striktaj unudiistoj rigardas ĝin kiel specon de politeismo.

Kelkaj kristanaj grupoj malakceptis la triunuon. Unueca Pentekostaismo, Stone-Campbell-istoj, Kristadelfianismo, Svedenborganismo kaj Iglesia ni Cristo kredas ke Jesuo Kristo estas la Dio de la Malnova Testmento enkarniĝe. Kelkaj grupoj de kristanistoj kiel la Atestantoj de Jehovo, plej el la Adventistoj kaj la Sankta Nomo kirkoj estas dudiistoj. Ili kredas ke Jesuo estas laǔdinda kaj adorinda sed diferencas de Dio la Patro kaj iel malplia diaĵa. La Moronoj estas plurdiistoj kiuj kredas, ke la Patro, Filo kaj Sankta Spirito estas tri apartaj dioj inter multaj aliaj, vere, ke ĉiuj fariĝos diojn.

Kelkaj religihistoriistoj opinias ke la judismo origine ne estis monoteisma sed monolatria.

Aliaj religioj

En hinduismo multaj opinias ke ĝiaj multaj dioj estas nur aspektoj de unusola, iom simile al la kristana trinuno, do diskutindas ĉu ĝi estas unudia aŭ plurdia.

Vidu ankaŭ