Monpregado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pregomaŝino el la 19a- jc.

Monpregado, monstampado estas produktado de pagvaloraj moneroj, sur kiu numeroj aŭ aliaj simboloj, surskriboj validigas valoron de la monero.

La teknologio samas jam ekde ĉ. 2000 jaroj. La materialo en la antikvo estis arĝento, oro. Oni gravuras bildon sur la reversa (karaktro el la greka) substampilo, kiu iĝas negativa bildo. Oni kuŝigas tiun substambilon sur amboso aŭ alia lignobloko kaj metas sur ĝin metalpecon (oro, arĝento, kuproalojoj). Oni prenas la metalpecon per ten-ĉizilo, en kiun oni same gravuris bildon (reverso).

La substampilo estis en la antikvo el bronzo, en la mezepoko el fero. Ili eltenis pregadon de 20.000 moneroj.

Dum la 15-a jarcento, la ĉizistoj faris tranĉojn sur rando de la pli valoraj, grandaj moneroj (por ek oni ne detranĉu la randon).

La plifaciligo de la menpregado estis la falpregado, kiam la supera stampilo moviĝis en fiksa ujo. Pli poste oni cilindrumis arĝentan bendon kaj oni pregis tiam per la du cilindroj la averson kaj reverson. Oni eltranĉis aŭ truigis la bendon, la moneroj iomete kliniĝis.

La maŝinigo de la monpregado komenciĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento (ŝraŭba pregmaŝino); fine de la 18-a jarcento aperis la vapormaŝino en la pregado, tiuj maŝinoj povis pregi 60 monerojn en unu minuto. En la 20-a jarcento oni pregis po 300-500 monerojn en minuto.

Per la plej novaj metodoj de Klaus Jopp, oni povas pregi antaŭpreparitajn metalbendojn kaj produktis 20.000 monerojn je minuto.

Oni tre malofte fandis monerojn, konata estas la romia As, la ĉinaj moneroj kaj la keltaj ĉielarkaj ŝlosiletoj (ormoneroj).