Monroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Monroy
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10194
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Telesforo Jiménez
Demografio
Loĝantaro 979  (2008)
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 6° 13′ U (mapo)39.637491-6.21351Koordinatoj: 39° 38′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Alto 378 m [+]
Areo 204,45 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Monroy (Tero)
Monroy (Tero)
DEC
Monroy
Monroy
Situo de Monroy
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monroy [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Monroy estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas monroyegos. La censita populacio en 2008 estis de 979 loĝantoj.

Situo

Monroy estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 378 m; je 35 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 95 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 204,45 km². Ĝi estas proksima al la Nacia Parko Monfragüe.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Geografio

La klimato estas kontinenta kun rigoraj vintroj kaj varmaj someroj. La zono ĉirkaŭa estas karaktera de la ebenaĵo. En la pejzaĝo elstaras la malferma arbaro (dehesas) de anzinoj kaj la paŝtejoj. Ekzistas multnombraj subteraj akvujoj kiuj eliras eksteren kiel fontoj, inter ili elstaras tiu de Corchito, Las Guapas, Las Palomas, El Manantío, La Juntana, El Huerto kaj La Amapola, do ne estas problemo pro akvo en tiu vilaĝo, malsame kiel en aliaj samregionaj.

Historio

Estas restaĵoj de la Metalepoko, de la Romia Imperio, de visigotoj. Jam en la 14a jarcento aperas la nomo de la vilaĝo ligata al la povega familio de nobeluloj samnoma, tio estas la familio Monroy kiu estis ligata ankaŭ al la kastelo de Belvís de Monroy. La familio ege respondecis pri la okazintaĵoj de tiu epoko ĝis la enlanda milito en la regiono kaj en tuta Kastilio fine de la 15a jarcento. En la 17a jarcento la familio akiris markizecon. La kastelo estis rekonstruita dum diversaj epokoj, eĉ moderna, ĉar estis privata loĝejo.

Demografio

Demografia evoluo de Monroy inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

1060 1014 981 994 986 1001