Monster House (filmo)
El Vikipedio
Monster House (Monstra domo) estas usona animacia filmo de Gil Kenan aperinta en 2006.
Enhavo |
Temo [redakti]
La eta "D.J." suspektas la domon trans la strato kaj la maljunan viron kiu vivas tie. Kiam la maljunulo suferas koratakon kaj estas forportita per ambulanco, "D.J." pensas, ke danĝero malaperis. Bedaŭrinde, kiel li, lia amiko Chowder kaj alia knabino nomita Jenny malkovros, la domo mem havas planon -- manĝi ĉiujn infanojn kiuj prezentiĝos ĉi-vespere por la Halloween-festo.
Teĥnikaĵoj [redakti]
- Titolo: Monster House
- Reĝisoro: Gil Kenan
- Scenaro: Gil Kenan
- Muziko: James Newton Howard
- Produktado: ImageMovers (Robert Zemeckis), Amblin Entertainment (Steven Spielberg), Sony Pictures Imageworks
- Distribuo: Sony Pictures Entertainment kaj Warner Independent Pictures
- Aperdato: 21-a de julio 2006 (Usono)
Rolularo [redakti]
- Steve Buscemi: Nebbercracker
- Mitchel Musso: Douglas J. "D.J." Hartner
- Sam Lerner: Charles "Chowder" Wilson
- Spencer Locke: Jenny Bennett
- Jason Lee: Bones
- Jon Heder: Peter Pantano
- Maggie Gyllenhaal: Zee
- Kevin James: Policano Landers
- Nick Cannon: Policano Lister
- Amanda Rivard: Panjo de D.J.
- Alex Richard: Paĉjo de D.J.
- Kathleen Turner: Constance
- Brianna Royster: Eta Knabino