Monstro de Loch Ness

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriptozoologio > Monstro de Loch Ness


Statuo de la Monstro de Loch Ness.

La Monstro de Loch Ness (laĥ nes), ofte nomata ankaŭ Nessie (nesi), estas imaga besto(grupo), onidire vivanta en lago Loch Ness (Skotlando) proksime al la urbo Inverness. La ekziston de la monstro pruvas nenio, sed la hipotezo pri la estaĵoj riĉigis la ĉirkaŭaĵon, ĉefe post la Granda Ekonomia Monda Krizo.

Historio

  • unua mencio en 565 en vivo de sankta Kolumba Life of St. Columba (latina origina titolo: Vita Columbae) de abato Adamnan (* 623/24; † 23.9.704)
  • pliaj sciigoj okazis inter 1872 kaj 1903, sed famiĝis la apero de la 2-a de majo 1933,
  • julie de 2003 BBC financis detalan esploron de Loch Ness per sonaroj, sed oni ne trovis spuron de la estaĵo. La BBC-teamo finis la raporton per konkludo pri neekzisto de la monstro. [1]

Biologiaj faktoj

Por longdaŭra kunekzisto de similaj serpentobestoj, iaj saŭroj, necesas minumuma grupa nombro (por reprodukto). Tio povas esti 10–15 ekzempleroj. Tiom da bestoj ne povus vivi sen ia spuro, vivsigno.

La lago ne estas sufiĉe granda por plesitosaŭroj aŭ similaj bestofamilioj (eĉ se ne paroli pri tio, ke la lago estas sufiĉe nova kaj multfoje glaciiĝis).

Literaturo

Probst, Ernst: Nessie. Das Monsterbuch, Verlag Ernst Probst, Mainz-Kostheim 1992, ISBN 3-935718-90-X

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj