Montélimar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montélimar

Strato Pierre-Julien al la Pordo Saint-Martin, Montélimar.
Strato Pierre-Julien al la Pordo Saint-Martin, Montélimar.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Drôme
Arondismento Nyons
Kantono Montélimar 1 kaj Montélimar 2 (Ĉefurbo)
Urbestro Franck Reynier (UMP)
2008-2014
Poŝtkodo 26200
Kodo laŭ INSEE 26198
Retpaĝaro http://www.montelimar.fr/
Demografio
Loĝantaro 35 988 (2009)
Loĝdenso 754 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
44°33′31″N 4°45′03″O  /  44.55861°N, 4.75083°O / 44.55861; 4.75083 (Montélimar)Koordinatoj: 44°33′31″N 4°45′03″O  /  44.55861°N, 4.75083°O / 44.55861; 4.75083 (Montélimar)
Alto De 56 al 213 m
Areo 46,81 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Montélimar
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Montélimar (okcitanlingve Montelaimar [muⁿtelejˈmar]) estas urbo de Francio. Ĝi estas en la departemento Drôme, Kaj en la regiono Rodano-Alpoj, inter Valence (Drôme) kaj Avignon (Vaucluse).

En la franca lingvo, la loĝantojn de Montélimar oni kutime nomigas Montiliens kaj Montiliennes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montélimar trovigâs en la nordokcidento de la provenca Drôme kaj oni nomigas ĝin "Pordo de Provenco". Okcidente, la rivero Rodano limitas la Komunumon. Topografie, ĝi estas precipe ebenaĵo, sed ankaŭ ekzistas kelkaj reliefoj, ekzemple la altebenaĵoj Narbonne kaj Géry. La monteto La Gardette kulminas la komunumon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Montélimar estas la dua plej granda urbo de Drôme, inter Valence (la plej granda) kaj Romans-sur-Isère.

Demografia evoluo/jaro
1911 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009
13 281 19 999 26 748 28 058 29 161 29 982 31 344 35 296 35 988
Nombro kalkulita depost 1962 : loĝantaro sen duoblaj kontoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj homaj postsignoj estas aro da hakitaj silikoj datiĝas de -50000 (Musterio). La situo de Gournier estas okupanta ekde -6000 (Mezolitiko). La meza-neolitika civilizeco elkreskas tie dum -3600. Gournier estas grava situo de ĉi tiu epoko.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Malantaŭ la alveno de la Keltoj, Montélimar fariĝas la teritorion de la Ségovéllaunes. La ĉefloko de ĉi tiu kelta etno loĝas sur la du terkapoj de la urbo : la opidumo Géry, situo de la malnova kunfluejo de Jarbon kaj Roubion, kaj sur la ekstremaĵo de la terkapo Narbonne.

Sub la influo el la romia hegemonio dum la unua jarcento p.K., la situo de Géry (latinlingve Durio) estas iom post iom elmoviĝata profite de la nova urbo, en la loko de la nuna urba centro. La urbo ŝanĝiĝas de nomo : ĝi nun estas ligita je Acunum, relajpoŝtejo ĉe la ponto super Roubion kiu figuras sur la tablo Peutinger. La Via Agrippa servas je ĉefskemo de la urbo por sin elkreski : tie estas forumo, civila baziliko kaj termoj. Tri akveduktoj kondukas la akvon al la urbeto. Unu el tiuj provizumas la termojn de Bondonneau, tie kie oni trovis unu centon da etaj naĝejoj.

Dum la grandaj invadoj la urbo dividiĝas en du apartaj entoj : la nova urbo ĉirkaŭ la forumo kaj la terkapo Narbonne, kaj Acunum kiu fortikigos la ponton super Roubion.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum kelkaj jarcentoj de kiuj ni havas nur iom da sciaĵoj, la regiono multfoje ŝanĝiĝas de regnestroj (burgunda reĝujo, franka reĝujo, grafoj de Valentinois, provenca reĝulo).

Ekde la fino de la 11-a jarcento, oni vidas aperi la familion d'Adhémar, certe originita el Royans kaj kiu iom post iom fondas sian estrecon sur la regiono. Guillaume-Hugues d'Adhémar estas la unua landestro de Montélimar ("landestro de Monteil"). Li estas la frato de d'Adhémar de Monteil, episkopo de Le Puy kaj legato de la papo dum la unuaj krucmilitoj. La familio reĝos sur la regiono de Montélimar ĝis la 13-a jarcento. La familio d'Adhémar konstruas sian palacon (12-a jarcento) sur la terkapo Narbonne anstataŭe malnova ekzista kastelo.

En la 11-a jarcento, la familio d'Adhémar konstruis multe da kasteloj ĉirkaŭ sia feŭdejo (Grignan, Châteauneuf-du-Rhône, Rochemaure kaj La Garde-Adhémar). Ĝi havis tridekon da kasteloj dum sia apogeo.

En 1198 la feŭdo dividiĝas inter du fratoj, Giraud kaj Lambert d'Adhémar.

Ekde la meza 12-a jarcento, la civito de la familio d'Adhémar nomiĝis "Monteil des Aimar".

En 1365 parto de la urbo (kiu estas kun-feŭdo) fariĝis sub la alta protektado de la Roma kurio. La papo renovigis la feŭdan palacon kaj la remparojn.

En 1447 la Daŭfeno kaj estonta Ludoviko la 11a iĝis estro de la urbo kaj de ties kastelo.

En 1562 la barono de la Adrets sieĝis kaj priŝtelis la urbon, la garnizono estis mortigita por venĝi la amasmurdojn de Orange.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]