Mont-Durand-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mont-Durand-Glaĉero
Mont-Durand-Glaĉero, krajondesegno
de Jasmin Nelly Weidmann
glaĉero
Geografia situo CH1903: 591657 / 85569 (mapo)45.9216666666677.3311111111111Koordinatoj: 45° 55′ N, 7° 20′ O; CH1903: 591657 / 85569 (mapo)
Mont-Durand-Glaĉero (Svislando)
Mont-Durand-Glaĉero (Svislando)
DEC
Mont-Durand-Glaĉero
Mont-Durand-Glaĉero
Map
Mont-Durand-Glaĉero
Longeco 5,9 km
Larĝeco 1 km
Areo 7,63 km²
Glacikvanto 0,6 km³
Elfluanto(j) Dranse de BagnesRodano
Jara retiriĝo/kresko 17,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Mont-Durand-Glaĉero (france Glacier du Mont-Durand, germane Mont-Durand-Gletscher) estas valglaĉero en Valezaj Alpoj sur la teritorio de la komunumo Bagnes. La glaĉero havas longecon de 5,9 km, larĝecon de ĝis 1 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 7,5 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mont-Durand-Glaĉero havas sian originon je la suda flanko de la monto Grand Combin je alteco de 3570 m s.m. sub la glaĉerigita pinto de Grande Tête de By. La glaĉero fluas orienten. De nordo alfluas tra kruta glacifalo kun deklivo de pli ol 80 % la firnkampo de Croissant-Glaĉero (france Glacier du Croissant) kiu ekiĝas je alteco de 4000 m s.m. sur Grand Combin. Je ĝia plua flua la glaĉero estas limigita en nordo de Tour de Boussine (3833 m s.m.), antaŭmonto de Grand Combin, ken en sudo de Tête Blanche (3418 m s.m.) kaj Mont Avril (3347 m s.m.). Tra la du laste menciitaj montoj pasas la landlimo inter Svislando kaj Italio. La glaĉerlango finiĝas je proksimume 2350 m s.m..

Elfluanto[redakti | redakti fonton]

La degelakvo de la glaĉero fluas tra la rivero Dranse de Bagnes al la Lago Mauvoisin, baraĵlago de la firmao Forces Motrices de Mauvoisin SA de Siono. Post la lago Dranse alfluas al la rivero Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mont-Durand-Glaĉero estas unu el la malmultaj svisaj alpglaĉeroj, kiuj dum la 90-aj jaroj ankoraŭ iomete kreskis. Ek de la jaro 2000 tamen ankaŭ ĉe Mont-Durand-Glaĉero la retiriĝtendenco reekiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]