Monta akcipitraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monta akcipitraglo
Monta akcipitraglo
Monta akcipitraglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. nipalensis
Nisaetus nipalensis
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Monta akcipitraglo, Monta nizagloHodgsona akcipitraglo (Nisaetus nipalensis, iam ene de la genro Spizaetus[1]) estas rabobirdo. Kiel ĉe ĉiuj agloj, ĝi estas en la familio de Akcipitredoj. Ĝi reproduktiĝas en la Hindia Subkontinento, el Barato, Nepalo kaj Sri-Lanko al Tajlando, Tajvano, Indonezio kaj Japanio.[2]

Japana subspecio, N. n. orientalis

La Monta akcipitraglo estas mezgranda rabobirdo 69 – 84 cm longa kun enverguro de 134–175 cm. La tipa plenkreskulo havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj palajn subajn partojn, kun strieco en subflugiloj kaj vosto. La brusto kaj ventro kaj subflugiloj esta tre striecaj. La flugiloj estas larĝaj kun kurba fina bordo kaj teniĝas laŭ neprofunda V dumfluge. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas ofte blankakapaj.

Monta akcipitraglo

La srilanka kaj sudbarata subspecio (S. n. kelaarti) estas pli malgranda kaj havas nestriecajn sablokolorajn subflugilojn. Studo de 2008 baze sur geografia izolado kaj diferencoj en alvokoj sugestas, ke tiu estu traktata kiel vera specio, Nisaetus kelaarti.[3] Unu masklo de tiu subspecio pezis 1.93 kg. La japana subspecio N. n. orientalis estas pli granda, pli hela kaj havas nur tre malgrandan kreston, kiu estas granda en la du aliaj subspecioj. La japana subspecio kutime pezas 2.2-3.6 kg.[4]

N. kelaarti

La pli forta strieco de subaj partoj kaj flugilformo helpas distingi tiun specion el la simila Kresta akcipitraglo (Nisaetus cirrhatus).

Ĝi estas birdo de monta arbaro, kiu konstruas neston el bastoneteroj en arbo; la ino demetas kutime ununuran ovon. La Monta akcipitraglo manĝas malgrandajn mamulojn, birdojn kaj reptiliojn.

Kvankam ĝi ne estas konsiderata tutmonde minacata specio, la japana populacio malpliiĝas. Ĉar la specio estas K-strategiisto kiel ĉiuj agloj, oni timas ke la pliiĝanta populaciredukto de N. n. orientalis povus konduki al perdo de genetika diverseco, kaj sekve al endogamia descendo. Tamen la genetika diverseco estas ankoraŭ konsiderinda.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Raptors of the World" de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF
  2. Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-04910-6
  3. Gjershaug, J. O.; Diserud, O. H.; Pamela C. Rasmussen & Deepal Warakagoda (2008) "An overlooked threatened species of eagle: Legge’s Hawk Eagle Nisaetus kelaarti (Aves: Accipitriformes)" (PDF) Zootaxa 1792: 54–66
  4. http://www.jstor.org/pss/1592923
  5. Asai, Shigeki; Yamamoto, Yoshihiro & Yamagishi, Satoshi (2006): Genetic diversity and extent of gene flow in the endangered Japanese population of Hodgson’s hawk-eagle, Spizaetus nipalensis. Bird Conservation International 16(2): 113–129. COI:10.1017/S0959270906000050