Monta blubirdo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monta blubirdo
Monta blubirdo
Monta blubirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Sialia
Specio: S. currucoides'
Dunomo
Sialia currucoides
(Bechstein, 1798)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
 Example alt text
Tiu specio povas esti tute blua aŭ ankaŭ kiel tie kun pli blankeca brusto.

La Monta blubirdo (Sialia currucoides) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj, longa 15-20 cm. Ili havas helajn subventrojn kaj nigrajn okulojn. Maskloj havas fajnajn bekojn. Ili estas brilbluaj kaj iom pli helaj sube. Inoj havas pli senkolorajn flugilojn kaj voston, grizecajn brustojn, grizajn kronojn, gorĝojn kaj dorson.

Enhavo

[redakti] Distribuado kaj habitato

 Example alt text
Distribuado.

La Monta blubirdo estas migranta. Ties teritorio varias el Meksikio vintre ĝis tiom norden kiom ĝis Alasko, en okcidentaj Usono kaj Kanado. Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas plej ofte konstante loĝantaj birdoj. Kelkaj birdoj povas moviĝi al pli malaltaj altitudoj vintre.

[redakti] Manĝo

Tiuj birdoj gvatas supergrunde kaj ekflugas suben por kapti insektojn, ankaŭ dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn. Ili povas manĝi are vintre, ĉefe kiam ili manĝas akridojn.

[redakti] Reproduktado

Ties reprodukta habitato estas malferma kamparo en okcidenta Nordameriko, inklude ĉefe montajn areojn, tiom norde kiom ĝis Alasko. Ili nestumas en ekzistintaj kavaĵoj aŭ en nestoskatoloj. En malproksimaj areoj, tiuj birdoj suferas malpli da konkurenco pro naturaj nestolokoj ol aliaj blubirdoj. Inoj kutime konstruas nestojn solaj.

Ĝi estas la ŝtata birdo de Idaho kaj Nevado.

[redakti] Referencoj

http://www.birds.cornell.edu/AllAboutBirds/BirdGuide/Mountain_Bluebird.html

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj