Monta lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monta lagopo
Du rajĉou (Lagopus muta japonica) en autuna plumaro
Du rajĉou (Lagopus muta japonica) en autuna plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Lagopo Lagopus
Lagopus muta
(Montin, 1781)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

proksime 20-30, inkluzivante:

  • L. m. muta
  • L. m. rupestris
  • L. m. helvetica
  • L. m. japonica
  • L. m. millaisi
Sinonimoj
  • Tetrao mutus
  • Lagopus mutus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Monta lagopo, Alpa lagopoAlpa lagopodo (Lagopus mutus) estas birdo, kiu vivas en la frostaj zonoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio, en la montaro Alpoj kaj Skandinavio kaj la montaro Altajo de Ŝinĝjang, Ĉinio. Estas mezgranda ĉasbirdo de la familio de Tetraonedoj aŭ subfamilio de Tetraonenoj. Ĝi estas konata simple kiel Ptarmigan (lagopo) en Eŭropo kaj pli populare kaj konversacie kiel Snow Chicken (Neĝkoko) aŭ Partridge (Perdriko) en Nordameriko, kie ĝi estas la oficiala birdo de la teritorio de Nunavuto, Kanado,[1] kaj la oficiala ĉasbirdo de la provinco de Novlando kaj Labradoro, Kanado.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Paro en printempa plumaro en Norvegio
Lagopus muta

Tiu holarktisa birdo havas longecon de ĉirkaŭ 36 cm. Pli precize ĝi estas 34–36 cm longa (vosto 8 cm) kun enverguro de 54–60 cm.[3] Ĝi estas iom pli malgranda ol la lagopo je ĉirkaŭ 10%.[3] La maskla birdokanto estas laŭta kvakado. Krome estas alarmalvoko kia "ker-ker-ker".

La Monta lagopo estas laŭsezone kamufla; ties plumoj ŝnaĝas el blanka vintre al bruna printempe aŭ somere. La reprodukta masklo havas grizecajn suprajn partojn kun blankaj flugiloj kaj subaj partoj. Vintre ties plumaro iĝas tute blanka escepte de la nigra vosto kaj nigra traokula strio, kiu sin etendas de la bekangulo ĝis malantaŭ la okuloj. Ĝi povas esti distingata el la vintra Lagopo laŭ la habitato — ĉar la Monta lagopo preferas pli altajn lokojn kaj pli nudan habitaton; ĝi estas ankaŭ pli malgranda kun pli fajna beko. En la aliaj kromaj tri sezonoj ĝia plumaro estas te-kolora.

Habitato kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La Monta lagopo estas specio de loĝantaj birdoj kiuj reproduktiĝas en arktaj kaj subarktaj Eŭrazio kaj Nordameriko (inklude Gronlando) en rokaj montodeklivoj, tajgo, neĝaj ŝtonecaj terenoj kaj tundro. Ili faras neston ĉe roko aŭ planto. Ĝi estas disvastigata en la Arkta montoĉeno kaj troviĝas en izolataj populacioj en la montoj de Skotio, Pireneoj, Alpoj, Bulgario, Uraloj, Pamiro, Altajo kaj Japanio. Pro malproksimeco de ties habitato, ĝi havas nur kelkajn predantojn — kiaj la Reĝa aglo— kaj pro tio ĝi povas esti surprizige alproksimigebla.

Dum la lasta glaciepoko, tiu specio estis multe pli disvastigata en kontinenta Eŭropo.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La montaj lagopoj loĝas en pingloarbaroj sur altaj montoj, en malaltaj betularoj, arbustaroj kaj montaj herbejoj sub la neĝlinio. Vintre ili moviĝas en grandaj grupoj. Minacate de danĝero ili sin kaŝas en neĝamaso, kun kapo ekstere. Somere ili agas 3-5-ope.

La Monta lagopo manĝas ĉefe burĝonojn de betulo kaj de saliko kaj amentoj kiam disponeblas. Ili manĝas ankaŭ diversajn semojn, foliojn, florojn kaj berojn de aliaj plantospecioj. Insektoj estas manĝataj de kreskantaj idoj. Ĉiukaze tio dependas de la sezonoj, nome somere berojn, insektojn, larvojn kaj aliajn senvertebrulojn, aŭtune nur berojn, vintre grenojn kaj restojn de vegetaloj kaj printempe burĝonojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Krom la kresteto, la masklo de la Muta lagopo ne havas ornamaĵojn aŭ montraĵojn kiuj estas tipaj ĉe lagopoj de moderklimataj regionoj. Studoj pri aliaj lagopoj montris ke estas granda variado je grando de karunkloj kaj koloro inter specioj,[5] kaj ke la karunkloj estas uzataj en pariĝaj ceremonioj kaj agresema interagado inter maskloj.[6] Multaj studoj montris, ke estas forta interrilato inter la karunkloj kaj la nivelo de testosterono ĉe maskloj;[7] studo el 1981 montris, ke la kvanto de testosterono estas kongrua kun la agresemo kontraŭ aliaj maskloj.[8]

La masklaj karunkloj estis centro de studoj pri la seksa selekto. Studo pri populacio de maskloj de Montaj lagopoj en Lago Skarpo, Nunavuto, montris, ke dum la unua jaro, pariĝosukceso ĉe maskloj estis influencata de grando kaj kondiĉo de karunkloj, kaj bigamiaj maskloj havas pli grandajn karunklojn ol monogamiaj maskloj. La interrilato pro grando malaperas post la unua jaro, sed la interrilato pro karunklokondiĉo restis.[9] Tio kongruas kun alia studo pri la sama populacio de L. muta kiu montris ke pariĝosukceso ĝenerale rilatas al la karunklokondiĉo. Esceptoj estis unuafoje reproduktuloj, kie karunklogrando influis la pariĝosukceson.[10]

De majo al junio, la lagopo konstruas sian neston surgrunde, foje ĉe herbotufo, kie la ino demetas 8 al 12 ovojn kiujn ŝi kovas dum 22 al 26 tagoj. Oktobre la idoj iĝas plenkreskuloj. Kelkaj familioj ariĝas en grupoj de 15 al 20 individuoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro Lagopus devenas el Antikva greka lagos (λαγως), signife "leporo", + pous (πους), "piedo", alude al la plumaj piedoj kaj fingroj tipe de tiu grupo adaptita al malvarmo (vidu ankaŭ Neĝoŝua leporo). La speciaj epitetoj muta kaj leucura estis dumlonge misliterumataj mutus kaj leucurus, pro erara kredo ke finaĵo de Lagopus indikas maskulina genro. Tamen, ĉe la antikva greka, la termino λαγωπους estas de feminina genro, kaj la specia epiteto devas kongrui kun tiu, la feminina muta kaj leucura estas ĝustaj[11].

La specinomo, muta, devenas el latina kaj signifas "muta", alude al la simpla kvakado de la maskla kanto.[12]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La viando de la Monta lagopo estas populara parto de la festaj manĝoj de la Islanda kuirarto. Ĉasado de la Monta lagopo estis malpermesita en Islando en 2003 kaj en 2004 pro ties malpliiĝinta populacio. Ĉasado estis permesita denove ekde 2005, sed ĝi estas limigata al novembro kaj nur por propra konsumado, tio estas, vendado de Montaj lagopoj estas kontraŭleĝa.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Rock Ptarmigan (LAGOPUS MUTUS) Official Bird of Nunavut, Government of Nunavut, konsultita la 2010-12-04
  2. http://www.heritage.nf.ca/facts4.html
  3. 3,0 3,1 The Birds of the Western Palearctic [Abridged], 1997, OUP, isbn=019854099X.
  4. Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDF plena teksto
  5. Johnsgard, P. A. (1984), Grouse of the world, Lincoln: University of Nebraska Press, ISBN 080322558X .
  6. Hjorth, I. (1970), "Reproductive behaviour in Tetraonidae", Viltrevy 7: 183–596 .
  7. Stokkan, K. A. (1979a), "Testosterone and daylength-dependent development of comb size and breeding plumage of male willow ptarmigan (Lagopus lagopus lagopus)", The Auk 96 (1): 106–115, http://www.jstor.org/stable/4085405 .
  8. Wattson, A. & Parr, R. (1981), "Hormone implants affecting territory size and aggressive and sexual behaviour in red grouse", Ornis Scandinavica 12 (1): 55–61, http://www.jstor.org/stable/3675905 .
  9. Brodsky, L. M. (1988), "Mating tactics of male rock ptarmigan, Lagopus mutus: a conditional mating strategy", Animal Behaviour 36 (2): 335–342, doi:10.1016/S0003-3472(88)80003-4 .
  10. Holder, K. & Montgomerie, R. (1993), "Context and consequences of comb displays by male rock ptarmigan", Animal Behaviour 45 (3): 457–470, doi:10.1006/anbe.1993.1057 .
  11. David & Gosselin (2002)
  12. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]