Monta pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Monta pino
Pinus uncinata0.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pino Pinus
Specio: P. mugo
Pinus mugo
Turra
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La monta pino (Pinus mugo) estas pingloarba specio el la familio de pinacoj kun kelkaj subspecioj kiel ssp mugo (kiu havas simetrian strobilon kaj kreskas en orienta kaj suda Eŭropo) aŭ ssp uncinata (kiu havas nesimetrian strobilon kaj kreskas okcidenta kaj orienta Eŭropo). Ĝi vivas en la eŭropaj altmontaroj ĝenerale de 1000 ĝis 2200 m.

La montara pino altas de 100 ĝis 300 cm kaj ĝi estas ekkonebla pro la kurba kresko kaj kun kuŝantaj aŭ iome strantaj trunkoj kaj branĉoj. Ili formas kelkfoje netraireblan „plektaĵon”. La rigidaj, malhelverdaj pingloj staras duope, longas 5 cm kaj vivas 5-10 jarojn. La radikoj estas longaj disbranĉiĝantaj surtere pro la malgranda fekunda fundo.

La florado komenciĝas en la altmontaroj en julio, en mezmontaroj – ĉe marĉoj- jam en majo. La masklaj kaj femalaj floroj troviĝas sur la sama arbedo. La stamenaj floroj estas flavaj, la du anterojn interligas okulfrapa ligilo. La fruktodona strobilo estas ruĝa ĝis viola, aperas sur la pintoj de la novaj ŝosoj. La ovo- aŭ globforma strobilo evoluas tri jarojn por plena maturiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]