Romont BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montagne de Romont)
- La mallongigo BE en Romont BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Romont.

Romont
Blazono de Romont
Blazono de Romont
Blazono de Romont
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 592652 / 226597 (mapo)47.1902777777787.3416666666667Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 21′ O; CH1903: 592652 / 226597 (mapo)
Nombro de loĝantoj 199
Areo 7,03 km²
Alteco 907 m super marnivelo
Poŝtkodo 2538
Komunumkodo 0442
Mapo de Romont
Mapo de Romont
Mapo de Romont
vdr


Romont (malnova germanlingva nomo: Rothmund) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Romont situas sur la sudorienta deklivo de la ĵurasa montoĉeno Bönzingenberg, 9 kilometrojn nordoriente de Bielo. La komunumo Romont konsistas el la vilaĝo Romont (sur alteco de 750 m s.m.), la setlejoj Derrière Mâlé (sur alteco de 717 m s.m. tute en la sudo de la komunumo) kaj Montagne de Romont (sur alteco de 1120 m s.m. sur la kresto de la monto de Romont) kaj Büreberg (sur alteco de 952 ĝis 1172 m s.m. en nordo de la komunumo, kie fontas la rojo Terbez, orienta alfluanto de Suze).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,03 km², de kiuj 58,3% estas kovritaj de arbaro, 37,8% servas por agrikulturo kaj 3,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romont limas en nordo al Court, en nordoriento al Grenchen (SO), en sudoriento al Lengnau, en sudo al Pieterlen, en okcidento al Vauffelin, en okcidentnordokcidento al Plagne, en nordokcidento al Péry, kaj en nordokcidento al Sorvilier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Romont situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo 1325 de Bielo al tra Romont al Grenchen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 troviĝas proksimume 7 kilometrojn okcidente de la komunumo apud la ravino de Suze sur la teritorio de Bielo. Per poŝtaŭtolinio al Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Romont datiĝas el la jaro 1311 kiel Redemont. La princepiskopejo de Bazelo posedis en Romont feŭdon, kiun ĝi koncedis en la jaro 1311 al Bourkard de la Roche. La familio de la Roche posedis en la 14-a kaj 15-a jarcentoj kastelon, kiu situis sur la limo inter Vauffelin kaj Romont. Romont dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Erguel de la Princepiskopejo de Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Romont kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Romont voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]