Montalchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montalchez
Blazono de Montalchez
Blazono de Montalchez
Blazono de Montalchez
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 53′ 57″ N 6° 44′ 50″ O / 46.89917 °N, 6.74722 °O / 46.89917; 6.74722 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 57″ N 6° 44′ 50″ O / 46.89917 °N, 6.74722 °O / 46.89917; 6.74722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 236
Areo 6,42 km²
Alteco 656 m super marnivelo
Poŝtkodo 2027
Komunumkodo 6411
Mapo de Montalchez
Mapo de Montalchez
Mapo de Montalchez
vdr

Montalchez estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montalchez situas ĉe la suda flanko de la Neŭŝatela Ĵuraso en la regiono Béroche proksimume 17 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo tute en la okcidento de la kantono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montalchez, la setlejoj La Combe norde de la vilaĝo sur alteco de 807 m s.m., la setlejo Corne du Bois sur alteco de 673 m s.m., kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1465 m s.m. sur la kulmino de la monto Soliat.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,62 km², de kiuj 37,5% estas kovritaj de arbaro, 57,9% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montalchez limas en nordo al Gorgier, en oriento al Saint-Aubin-Sauges, en sudo al Fresens, kaj en okcidento al Provence (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Montalchez situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas vojo de Saint-Aubin-Sauges al Provence, sur kiu cirkulas aŭtobuso, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Flanka vojo kondukas de Montalchez al Fresens.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montalchez datiĝas el la jaro 1340 kiel villa de Montallichie. Sur la teritorio estis trovitaj restaĵoj de la romia vojo der Vy d'Etra. Dum mezepoko Montalchez apartenis al la Senjorujo Gorgier, kiu en la jaro 1344 fariĝis havaĵo de la Grafoj de Neŭŝatelo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]