Montana VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montana-Village)
Montana
Blazono de Montana
Blazono de Montana
Blazono de Montana
Crans-Montana
Crans-Montana
Crans-Montana
Ortschaft • former municipality of Switzerland • kvartalo • statistika regiono
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 17′ 59″ N 7° 29′ 27″ O / 46.29972 °N, 7.49083 °O / 46.29972; 7.49083 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 59″ N 7° 29′ 27″ O / 46.29972 °N, 7.49083 °O / 46.29972; 7.49083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2372
Areo 4,89 km²
Alteco 1495 m super marnivelo
Poŝtkodo 3963
Komunumkodo 6243
Mapo de Montana
Mapo de Montana
Situa mapo de Montana
vdr

Montana estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montana situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo, sur la norda flanko de la Valo de Rodano. Ĝi apartenas al la turisma regiono Crans-Montana. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Montana-Village, Montana-Vermala, Corin kaj Diogne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,89 km², de kiuj 37,0% estas kovritaj de arbaro, 30,5% servas por agrikulturo kaj 28,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montana limas en okcidento kaj nordo al Chermignon, en oriento al Randogne kaj en sudo al Sierre.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Montana pasas la kantona ĉefvojo n-ro 210, kiu en ringoformo de Sierre kondukas tra la komunumoj kaj vilaĝoj de la regiono Crans-Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 troviĝas rekte sude de la komunumo apud Sierre. Diversaj poŝtaŭtolinioj de Sierre kaj de Siono kondukas al Montana. De Montana-Vermala aertelfero al la monto Cry d'Er, de kie eblas atingi en vintro skie la skiregionon de la Plaine-Morte-Glaĉero.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Montana-Vermala estas la centro de la turisma regiono Crans-Montana, kiu en somereo famas pro la golfo- kaj la tenisturniroj kaj en vintro pro diversaj skiĉampionadoj. En 1987 la mondaj skiĉampionadoj okazis en Montana.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montana datiĝas el la jaro 1243 jam sub la aktuala nomo Montana. Ek de la 14-a jarcento Montano formis kune kun Diogne kaj Chermignon-d'en-Bas kvartalon de la Contrée de Lens en la Valeza Dekono Sierre. Poste ĝi apartenis al la grandkomunumo Lens. Ek de 1855 la civitanoj de Montana postulis sian sendependecon kiel komunumo, kiu celo realiĝis en la jaro 1905.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]