Montarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montarbaro estas arbaro, kiu kreskas en mont(ar)regionoj ĝis la arbarolimo. La neĝoriĉaj klimataj kondiĉoj kun longaj vintroj kaj forta sunradiado influas la habiton de la arboj. Ne ĉiu arbospecio taŭgas por montarbaro. En la montarbaro de la Alpoj pino kaj lariko estas tre oftaj.

Montarbaro ankaŭ havas protektan funkcion por vilaĝoj kaj trafikaj vojoj en valoj. Depende de la topografiaj kondiĉoj ili malebligas, haltas aŭ bremsas lavangojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]