Montarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montarkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Montarkolombo 'Columba rupestris'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montarkolombo (Columba rupestris) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas en Azio en montaraj ŝtonaj regionoj.

Pli precize tiu ĉi specio troviĝas en Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Norda Koreio, Suda Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.

La Montarkolombo aspektas tre simile al la rokkolombo. Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale; la kolo kaj la brusto montras belajn nuancojn violajn ĉefe supre kaj verdajn ĉefe malsupre. La okulringo estas ĝenerale oranĝa; super la beko estas granda rimarkinda blanka ceraĵo. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj. La dorso estas pli helgriza ol la resto de la korpo kaj tie kontrastas du nigraj flankaj strioj. La longa vosto havas nigran finan strion tre kontrastan kun la antaŭa helgriza parto. Ĝi estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Referenco