Montarmasivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monte-Rosa-Masivo

Sub montarmasivo respektive masivo oni komprenas unuecan blokon konsistanta el roko. Masivoj ne estas simple montoĉenoj aŭ montarlinioj sed havas kompaktan formon kaj estas ĉirkaŭataj komplete de valoj aŭ pasejoj, montrante sin kiel pli malpli libere starante geologia unuo. Oni distingas stumpojn (vertikala orientiĝo de la roko) kaj platojn (disigitajn per interrompoj).

Masivmontaroj

Montarojn, kiuj konsistas el unu masivo, oni nomas masivmontarojn. Multaj de tiuj-ĉi pli vastaj masivoj havas relative altan geologian aĝon kaj estas restaĵoj de pli maljunaj altmontaroj, de kiuj postrestas nur ankoraŭ iom pli ol la duono. Per erosio tiaj montaroj ofte malkreskas al veraj stumbmontaroj, kiel ekzemple la Schwäbische Alb.

Fonto

Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur traduko de la artikolo "Massiv" de la germana vikipedio.