Murist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montborget)
Murist
Blazono de Murist
Blazono de Murist
Blazono de Murist
Murist
Murist
Murist
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 47′ 23″ N 6° 48′ 25″ O / 46.78972 °N, 6.80694 °O / 46.78972; 6.80694 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 23″ N 6° 48′ 25″ O / 46.78972 °N, 6.80694 °O / 46.78972; 6.80694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 584
Areo 8,20 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 1489
Komunumkodo 2034
Mapo de Murist
Mapo de Murist
Mapo de Murist
vdr

Murist estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Murist situas en la friburga eksklavo Estavayer sur la molasaj montetoj, kiuj disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la ebenaĵo de Brojo, proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de Estavayer-le-Lac kaj 10 kilometrojn okcidente de Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Murist, Montborget, Franex, La Vounaise kaj Fontanalla.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,20 km², de kiuj 17,9 % estas kovritaj de arbaro, 74,5 % servas por agrikulturo kaj 7,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Murist limas en nordo al Châbles, en nordnordoriento al Lully, en nordoriento al Les Montets, en sudoriento al Nuvilly, en sudokcidento al Treytorrens (VD), en okcidentnordokcidento al Chavannes-le-Chêne (VD), en okcidento al Rovray (VD), kaj en nordokcidento al Cheyres.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Murist situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj de ĝiaj nabaraj komunumoj. La plej proskima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordoriente de la komunumo apud Estavayer-le-Lac.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Murist datiĝas el la jaro 1228 kiel Muris. En la 14-a jarcento en Murist estis konstruita la turo de La Molière sur pli malnovaj fundamentoj. Dum mezepoko Murist apartenis al la Senjorujo La Molière. Post la kokero fare de la urba ŝtato Friburgo Murist en la jaro 1536 estis atribuita al la Voktejo Font, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Tiam ĝi estis integrita al la distrikto Estavayer, kiu en la jaro 1848 siavice surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Brojo. En la jaro 1981 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Montborget kaj La Vounaise kuniĝis kun Murist, kaj en la jaro 1992 ankaŭ Franex estis integrita al la komunumo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]