Ponte Tresa TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monte Olivetto)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ponte Tresa
Ponte Tresa
Blazono de Ponte Tresa
Blazono de Ponte Tresa
Blazono de Ponte Tresa
La tiĉina parto de Ponte Tresa sur malnova poŝtkarto
La tiĉina parto de Ponte Tresa sur malnova poŝtkarto
La tiĉina parto de Ponte Tresa sur malnova poŝtkarto
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  45° 58′ 12″ N 8° 51′ 40″ O / 45.97000 °N, 8.86111 °O / 45.97000; 8.86111 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ 12″ N 8° 51′ 40″ O / 45.97000 °N, 8.86111 °O / 45.97000; 8.86111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 776
Areo 0,41 km²
Alteco 277 m super marnivelo
Poŝtkodo 6988
Komunumkodo 5213
Mapo de Ponte Tresa
Mapo de Ponte Tresa
Mapo de Ponte Tresa

Ponte Tresa (malnova germanlingva nomo Treisbruck) estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 776 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ponte Tresa situas ĉe la elfluo de la rivero Tresa el la Lago de Lugano. Sian nomon la komunumo havas pro sia grava ponto super la rivero Tresa. La komunumo konsistas el la svisa parto de la vilaĝo Ponte Tresa, kies suda parto apartenas al la itala komunumo Lavena Ponte Tresa. Al la komunumo apartenas ankaŭ la kvartaloj La Piana kaj Monte Olivetto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,41 km². La komunumo do apartenas laŭ surfaco al la plej malgrandaj komunumoj de Svislando. De ĝia areo 39,0 % estas kovritaj de arbaro, 2,4 % servas por agrikulturo kaj 51,2 % por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ponte Tresa limas en nordoriento al Pura, en sudoriento aliflanke de la Lago de Lugano al Caslano, en sudokcidento al Lavena Ponte Tresa (Provinco Varese, Italio), kaj en nordokcidento al Croglio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ponte Tresa pasas la kantona ĉefvojo n-ro 398 de Lugano tra Ponte Tresa al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn nordoriente de la komunumo. Pere de la etŝpura trama fervojo de Lugano al Ponte Tresa kaj la liniŝipoj sur la Lago de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome de la stacidomo de Ponte Tresa busoj iras al Novaggio kaj Luino. Ekzistas nuntempe projekto longigi la tramlinion al la itala flanko ĝis Lavena.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ponte Tresa datiĝas el la jaro 818 kiel ad Tresiae Pontem. Dum mezepoko ĝis la konstruo de la Digo de Melide Ponte, Tresa havis strategian signifon por la transiro de Svislando al Italio. Supozeble jam dum la romia epoko en Ponte Tresa ekzistis transirejo aŭ eĉ ponto super la rivero Tresa. Dum mezepoko Ponte Tresa havis pro sia lima situo apartan statuson de aŭtonoma komunumo. La Dukoj de Milano al Ponte Tresa koncedis impostan liberecon, kaj la Svisa Ĵurkomunumo konfirmis tiun statuson. Post la napoleonaj militoj en la jaro 1803 estis fondita Kantono Tiĉino, kiu estis atribuita al Svislando. Ĉar kiel limo inter Lombardio kaj Tiĉino estis fiksita la rivero Tresa, la vilaĝo Ponte Tresa estis dividita en svisan parton, kiu formas la tiĉinan komunumon Ponte Tresa, kaj italan parton, kiu estis altribuita al la itala komunumo Lavena Ponte Tresa. Eklezie la svisa parto de Ponte Tresa sendependiĝis de la paroĥo Lavena nur en la jaro 1821.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]