Montecristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
insulo Montecristo

Montecristo (itale Isola di Montecristo) estas unu el la Toskanaj insuloj en la Tirena maro. Ĝi apartenas al provinco Livorno.

La insulo havas la surfacon de ĉ. 10 km², situas 45km sude de Elba. Ĝia ŝtonaĵo estas granito, plej granda pinto altas 645 m. La plantaro estas ĉefe makiso. Sur la insulo loĝas nur gardantoj.

Gravaĵoj

  • La insulo estas naturprotekta areo ekde 1971, vizitebla nur per permesiloj, precipe pro scienca esploro.
  • Ruinoj de mezepoka monaĥejo

Notoj

  • la pli maljuna Alexandre Dumas nomumis per la insulo-nomo la heroon de sia plej populara romano, la Grafon de Monte Cristo.

Eksteraj ligiloj

Montecristo (germane, itale, angle, france)