Montegiardino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montegiardino
Municipoj de San-Marino

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47898
Telefonkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 818
Loĝdenso 247 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°55′N 12°27′O  /  43.917°N, 12.45°O / 43.917; 12.45 (Montegiardino) (mapo) Koordinatoj: 43°55′N 12°27′O  /  43.917°N, 12.45°O / 43.917; 12.45 (Montegiardino) (mapo)
Alto 340 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Montegiardino (San-Marino)
Montegiardino (San-Marino)
DEC
Montegiardino
Montegiardino
Situo de Montegiardino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montegiardino [+]
vdr

Montegiardino [monteĝardino] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 3,31 km² kaj, laŭ takso de 2006, 818 loĝantojn; ĝi estas la plej malgranda el la kasteloj. Situante sud-oriente en la lando ĝi limas al la municipoj Faetano kaj Fiorentino kaj kun la italaj municipoj Monte Grimano kaj Sassofeltrio (provinco Pesaro e Urbino).

Montegiardino en 1463 estis konkerita de San-Marino. Ĝia blazono montras, same kiel tiu de Fiorentino, tri ruĝajn florojn, sed sur tri montetoj.

La urbo estis fondita de longobardoj, eble eĉ de romianoj. En mezepoko ĝi posedis belfridon; en ĝia loko nun troviĝas la preĝejo de S-ta Lorenco, konstruita en 1865 sur la fundamentoj de du antaŭaj. Ĝi posedas tri navojn. Ĝia centra altaro prezentas statuon de Sankta Marino, faritan de Adamo Tadolini; ĝi estas la modelo de la monumento sur la altaro de la Baziliko de la sanktulo en San-Marino.

En Montegiardino estas la sidejo de la ekonomika kaj teknika fako de la Universitato de San-Marino, kaj de la futbala klubo S. P. La Fiorita.