Montehermoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Montehermoso
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Carlos Javier Labrador Pulido
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 5.769  (2008)
Geografio
Areo 96
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Montehermoso (Belega monto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas montehermoseños. La censita populacio en 2008 estis de 5.769 loĝantoj. Ili famas pro manfarado, kiel ĉe la ĉapoj de Montehermoso kaj la sonoriloj de Rivera, kaj pro ĝia folkloro, el kio elstaras fama festo Los Negritos de San Blas (La nigruletoj de Sankta Blazo).

Situo[redakti | redakti fonton]

Montehermoso estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 394 m; je 90 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 150 km de Mérida, la regiona ĉefurbo; samdistance estas Salamanko. La plej proksima urbo estas Plasencia, je nur 24 km. La areo de ties teritorio estas de 96 km².

Municipa teritorio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la municipa teritorio de Montehermoso kaj la najbaraj.

La municipa teritorio de Montehermoso limas kun:

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis fondita kiel domaro de la senjorlando de Galisteo en la 13a jarcento, sed oste finhavis pli da loĝantaro ol la ĉefurbo de la senjorlando. En 1837 sendependiĝis kun la resto de la municipoj de la senjorlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.