Monteto Kalvario (Tata)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monteto Kalvario estis la plej frua loĝtereno de Tata (Hungario). Oni povas ĉi tie viziti la naturprotektan teritorion, kiun la Landa Naturprotekta Ofico elformis sur la tereno de la malnova ŝtonminejo.

La monteto Kalvario, maldekstre elvidejo, meze kapelo, dekstre akvoturo

Geologio[redakti | redakti fonton]

La superaj tavoloj de la tersupraĵo tiel kuŝas unu sur la alia, kiel la paĝoj de giganta historilibro. Ĉiu paĝo enhavas la vestaĵojn de unu el la fazoj de la terhistorio. Sur tiu ĉi tereno staras apika „atestanta muro”, kiu estas regula sekco de la tavoloj demetiĝintaj unu super la alian. Ĉi tie eĉ la laika okulo klare povas ekvidi la limliniojn de la unuopaj geologiaj epokoj. Ekzemple: sur la preskaŭ blanka, tute milde grizblueta triasa tavolo kuŝas la pli-malpli dikaj tavoloj de la sekvaj eraoj: tiu de la ĵurasio, poste tiu de la kretaceo ktp.

Ĉi tie oni sukcesis malkovri groton longan je 20 kaj larĝan je 2 metroj nur en profundo je 5-6 metroj sub la surfaco, en kiu ankaŭ hodiaŭ ĉeestas la postsignoj de la fajrejo de la prahomo.

La monteto Kalvario

La Kapelo[redakti | redakti fonton]

Sur la kalvaj rokoj de la malnova ŝtonminejo staras eta kapelo. Ĝi konstruiĝis sur la loko de iama preĝejo (1350), kiu kuŝis en ruinoj jam en la mezo de la 18-a jarcento. El ĉi tiuj ruinoj elformis Jakab Fellner la kapelon tiel, ke li restigis la sanktejon de la malnova preĝejo, kiu fermiĝas per tri flankoj de okangulo kun tri ogivaj (pintarkaj, gotikaj) fenestroj. La gotikajn fenestrojn de la sanktejo oni enmasonis en 1908, kiam la kapelo estis renovigata.

Sur la fasado de la kapelo oni vidas rokokajn vazojn. La nobla aspekto de la fasado kaj la firstotureto laŭdas la laboron de Fellner. La enirejon de la kapelo formas baroka pordegkadro. La bildo de la ĉefaltaro originas el la 18-a jarcento, la plafona fresko estas verko de Beder. La bazmuroj de la malnova preĝejo estis malkovritaj antaŭ kelkaj jaroj, kaj permesas konkludi, ke la preĝejo apartenis al la tipo de la tiel nomataj fortikaĵpreĝejoj.

Golgoto en Tata

La Golgoto[redakti | redakti fonton]

Sur la monto en proksimeco de la kapelo situas impona golgoto. Ĝi estis farita ĉirkaŭ 1770 fare de Antal Schweiger. Ĉe piedo de kruco de Jesuo estas videbla Mario Magdaleno, flanke Sankta Maria kaj Sankta Johano la Evangeliisto.

Aliaj vidindaĵoj estas la elvidejo kaj iama akvoturo.