Montevideo
Montevideo | ||
hispane: Montevideo, portugale: Montevidéu | ||
urbo | ||
Placo de Sendependeco
| ||
|
||
Ŝtato | Urugvajo | |
---|---|---|
Departemento | Departemento Montevideo | |
Konstruaĵoj | Obelisko de Montevideo, Legislativa Palaco, Palaco Salvo | |
Riveroj | Urugvajo, Parano | |
Situo | Montevideo | |
- alteco | 43 m s. m. | |
- koordinatoj | 34° 53′ 01″ S 56° 10′ 55″ U / 34.88361 °S, 56.18194 °U (mapo) | |
Areo | 209,0 km² (20 900 ha) | |
- de metropolo | 1 350,0 km² (135 000 ha) | |
Loĝantaro | 1 336 878 (2011) | |
- de metropolo | 1 800 000 | |
Denseco | 6 396,55 loĝ./km² | |
- de metropolo | 1 333 loĝ./km² | |
Parkoj | Parko Batlle, Parko Prado, Parko Rodó | |
Fondita | 1726 | |
- fondinto | Bruno Mauricio de Zabala | |
Horzono | UTC (UTC-3) | |
Poŝtkodo | 11#00 & 12#00 | |
Telefona antaŭkodo | +598 2 | |
Situo enkadre de Urugvajo
| ||
Mapo de Montevideo
| ||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| ||
Vikimedia Komunejo: Montevideo | ||
Retpaĝo: www.montevideo.gub.uy | ||
Montevideo estas la ĉefurbo de Urugvajo kaj situas ĉe estuaro de Rio de la Plata.
Ĝi havas loĝantaron de 1,4 milionoj kaj fondiĝis en 1724 fare de portugaloj.
Inter la esperantistoj la urbo estas konata pro la rezolucio de Unesko el 1954.
Klimato
La klimato havas jaran averaĝan temperaturon de 13 °C.
Historio
Montevideo fondiĝis en 1726, la ĉefa kirko sur la Placo de Konstitucio estis konstruita 1790–1804 el brikoj.
Ekde la 19-a jarcento la urbo ofte suferis pro atakoj, bombardoj fare de Britio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Argentino.
En la jaro 1860 vivis en la urbo nur 37.787, sed en 1884 jam 104.472. Tiutempe la komerco estis la sola monakira fonto de la urbo. Ĝi rivalis sur tiu kampo kun Buenos Aires.
Dum la Dua mondmilito la germana kirasa ŝipo "Admiral Graf Spee" rifuĝis de antaŭ brita krozŝipo (13-a de decembro 1939) en la neŭtralan havenon de Montevideo. En tiu senelira situo la ŝipon subakvigis la matrosoj mem la 17-an de decembro en 1939.
Esperanto en Montevideo
La landa asocio urugvaja fondiĝis en 1924.
En 1954 en Montevideo okazis la Oka Ĝenerala Konferenco de Unesko, kiu la 10-an de decembro akceptis la unuan rezolucion pri Esperanto, la tiel nomatan rezolucion de Montevideo. Du tagojn pli frue Universala Esperanto-Asocio ekhavis tie oficialan statuson ĉe Unesko kiel ne-registara organizaĵo en la kategorio de konsultaj aranĝoj (nuntempe konsulta partnereco).
En Montevideo okazis la 47-a ILEI-Konferenco 2014 en julio ĵus antaŭ Universala Kongreso en Bonaero. Partoprenis 75 personoj el 26 landoj. La urbestrino partoprenis la malferman ceremonion en la Parlamenta Palaco, same la direktorino de la UNESKO-oficejo pri sciencoj por Sud-Ameriko kaj Karibio.