Montezuma psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montezuma psarokolio
Montezuma psarokolio
Montezuma psarokolio
Montezuma psarokolio, masklo montras brunan dorson
Montezuma psarokolio, masklo montras brunan dorson
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. montezumai'
Psarocolius montezumai
(Lesson, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montezuma psarokolio, Psarocolius montezuma, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas kiel specio de loĝantaj birdoj en marbordaj malaltaj teroj de Karibio el sudorienta Meksiko al centra Panamo, sed ĝi forestas el Salvadoro kaj el suda Gvatemalo. Ĝi ĉeestas ankaŭ en la deklivaro de Pacifiko de Nikaragvo kaj Honduro kaj nordokcidenta Kostariko. Ĝi estas inter la specioj de psarokolioj foje separataj en la genron Gymnostinops. La komuna nomo kaj la latina scienca nomo de tiu specio omaĝas la imperiestron de Aztekoj nome Moktezumo.

Pro seksa duformismo ambaŭ seksoj estas tre diferencaj laŭ grando; nome masklo estas 50 cm longa kaj pezas 520 g; dum la pli malgranda ino estas 38 cm longa kaj pezas 230 g.

Kapo de plenkreskulo montranta bridojn

Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe malhelbrunaj (supraj kaj subaj partoj kun pli malhelaj flugilplumoj kaj centraj vostoplumoj) kun nigrecaj kapo, kolareo, supra brusto kaj pugo, kaj vosto kiu estas brilflava krom la du malhelaj centraj vostoplumoj. Estas nuda blueca vangomakulo kaj subaj rozkolorecaj bridoj, la irisoj estas brunaj, kaj la longa beko estas nigra baze kun ruĝa pinto. Inoj estas similaj, sed pli malgrandaj ol maskloj kun pli malgrandaj bridoj. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas pli palajn kaj malpli markatajn bekojn. Ne estas nuntempe agnoskitaj subspecioj.

La "neforgesebla" (Howell and Webb 1995) kanto de la masklo de Montezuma psarokolio estas elsendita dum la klinoceremonio, kaj konsistas el babilaĵo sekve de laŭtaj gorĝaĵoj, tik-tik-glik-glak-GLUUuuuuu. Ambaŭ seksoj havas laŭtajn alvokojn kak kaj krrrk.

Kvankam la Brunkapa psarokolio kunhavas multe de la teritorio de tiu specio, ĝi estas pli malgranda, ĉefe nigra kun bruna kapo (anstatau ĉefe bruna kun nigreca kapo), kaj ne havas kolorajn vizaĝomarkojn, tiele ke ambaŭ psarokolioj ne estas konfuzeblaj.

Pendantaj nestoj en Kosta-Riko.

La Montezuma psarokolio estas tre komuna birdo en partoj de sia teritorio, ofte vidata en malgrandaj aŭ pli grandaj aroj manĝanta en arboj malgrandajn vertebrulojn, grandajn insektojn, nektaron, kaj fruktojn, inklude bananojn, pinĉilojn de Cecropia, simarubon (Bursera simaruba) kaj Trophis racemosa (Moraceae)[1]. For de la reprodukta sezono, tiu specio estas tre moviĝema, kun kelkaj sezonaj movoj.

La Montezuma psarokolio loĝas en kanopeo de arbaroj, arbarbordoj kaj malnovaj plantejoj. Ĝi estas kolonia reproduktanto kiu konstruas pendantan teksitan neston el fibroj, 60–180 cm longa, ate en arbo. Ĉiu kolonio havas dominan masklon, kiu pariĝas kun plej parto de inoj sekve de prilaborata klinoceremonio memmontrada kaj pariĝada. La ino demetas 2 malhelpunktecajn blankajn aŭ sablokolorajn ovojn kaj eloviĝo okazas post 15 tagoj; elnestiĝo okazas post 30. Tipe estas ĉirkaŭ 30 nestoj en unu kolonio, sed oni konstatis ĝis 172.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foster (2007)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]