Montherod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montherod
Blazono de Montherod
Blazono de Montherod
Blazono de Montherod
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 29′ 56″ N 6° 21′ 56″ O / 46.49889 °N, 6.36556 °O / 46.49889; 6.36556 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 56″ N 6° 21′ 56″ O / 46.49889 °N, 6.36556 °O / 46.49889; 6.36556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 517
Areo 4,97 km²
Alteco 593 m super marnivelo
Poŝtkodo 1174
Komunumkodo 5432
Mapo de Montherod
Mapo de Montherod
Situa mapo de Montherod
vdr

Montherod estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 517 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montherod situas sur la tavolo norde super la Vaŭda Bordo kelkajn kilometrojn sude de la Ĵurasa Montaro en distanco de proksimume 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montherod kaj la setlejoj La Chaussia, Champ Court, La Reculane kaj La Scie, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,97 km², de kiuj 45,1% estas kovritaj de arbaro, 46,7% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montherod limas en nordo al Bière, en oriento al Saint-Livres, en sudo al Aubonne, en okcidento al Gimel, kaj en nordokcidento al Saubraz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Montherod situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Montherod pasas konekta vojo de Bière al Aubonne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Montherod en la sudo de Aubonne. Pere de la poŝtaŭtolinio de Allaman tra Aubonne al Gimel, kiu anstataŭis tramlinion funkcianta ĝis 1950, la komunumo Estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montherod datiĝas el la jaro 1344 kiel Monterot. Dum mezepoko en Montherod setlis la Frataro de la Sankta Spirito, kiu en la 15-a jarcento integriĝis al la komunumo. Ek de 1344 Montherod apartenis al la Senjorujo Aubonne. Kun ĝi en la jaro 1701 ĝi fariĝis havaĵo de Berno kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la berna Voktejo Aubonne, kiu en 1798 fariĝis distrikto kaj kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]