Montigny-le-Bretonneux
El Vikipedio
| Montigny-le-Bretonneux |
||
|
|
||
| Koordinatoj | Koordinatoj: | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Yvelines | |
| Arondismento | Versailles | |
| Kantono | Montigny-le-Bretonneux (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Michel Laugier 2004-2014 |
|
| Areo | 10,67 km² | |
| Alto super la marnivelo | 150 ĝis 171 m | |
| Loĝantoj | 35 824[1] 2003 |
|
| Loĝdenso | 3 357,45 loĝ./km2 | |
| Interkomunumreto | Saint-Quentin-en-Yvelines | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
| Poŝtkodo | 78180 | |
| Kodo laŭ INSEE | 78423 | |
Montigny-le-Bretonneux (/mɔ̃tiɲi lə bʁətɔnø/) estas franca komunumo situanta en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi enhavas 35 824 loĝantojn, kiu nomiĝas franclingve Ignymontains.
Montigny-le-Bretonneux apartenas al la kunurba komunumo Saint-Quentin-en-Yvelines.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La urbo troviĝas 25 km for de Parizo. La apudaj komunumoj estas Trappes, Magny-les-Hameaux, Voisins-le-Bretonneux, Guyancourt kaj Bois-d'Arcy.
Ĝia tuta teritorio estas urbo, krom malgranda arbarzono en suda parto.
Pri transportoj, komunikigas la urbon du stacidomoj (Saint-Quentin-en-Yvelines kaj Trappes), aŭtovojo A12 kaj naciaj vojoj N10, N12 kaj N286.
[redakti] Historio
Montigny-le-Bretonneux longe estis vilaĝeto. Antaŭ franca revolucio, la vilaĝo estis parto de la parko de la kastelo de Versailles.
Ĝi fariĝis parto de la interkomunumreto Saint-Quentin-en-Yvelines, kiam ĝi kreiĝis dum 1970-jardeko.
[redakti] Kulturo
[redakti] Ĝemelurboj
Kierspe, Germanio (15-a de oktobro 1988)
Lunca, Rumanio (17-a de aprilo 1989)
Denton, Unuiĝinta Reĝlando (5-a de decembro 1992)
Wicklow, Irlando (19-a de junio 1993)
San-Fernando, Hispanio (6-a de decembro 1997)
Marostica, Italio (23-a de junio 2007)

